La kvina kunveno Sal-Klubo okazis en Pekino

(GMT+08:00) 2018-05-24 17:06:40     Redaktoro:Li

La 19an de majo en la 751D arta Parko en Pekino, okazis la kvina kunveno Sal-Klubo de Zhi Hu. Ĉifoje, pli ol 50 famuloj kaj steluloj partoprenis en la kunveno, ekzemple fama steulo Chen Peisi, pianisto Lang Lang, aktoro Zhang Yi, animatoro Hua Shao, kantistoj Zheng Jun kaj VAVA.

kantisto Zheng Jun

Zhou Yuan, kreinto de la retejo Zhihu

Zhou Yuan, kreinto de la retejo Zhihu faris komencan paroladon, li diris, ke en la pasintaj 7 jaroj post la apero de Zhihu, ni neniam ŝanĝis nian unuan deziron, ni senĉese plibonigis niajn produktojn kaj pli bone servis niajn uzantojn.

De la jaro 2010 ĝis la jaro 2013, la retejo Zhihu uzis invit-manieron por malfermi konton. De la marto de 2013 ĝi oficiale komencis malfermi registradon al publiko. Ĝis la 5a de majo ĉijare la nombro de la uzantoj atingis cent milionojn sur la retejo Zhihu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin