Novaĵoj  (Majo 25)

(GMT+08:00) 2018-05-25 16:19:58     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia elsendo. Estas vendredo, la 25a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi alvokas pli altnivelajn ĉina-germanajn rilatojn; Trump nuligis planitan singapuran renkontiĝon kun Kim. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping ĵaŭde diris al vizitanta germana ĉefministro Angela Merkel, ke Ĉinio laboros kun Germanio por puŝi duflankajn rilatojn al pli alta nivelo.

Xi bonvenigis la germanan ĉefministron okaze de ŝia 11a vizito al Ĉinio kaj laŭdis, ke ŝi atribuas grandan gravecon al duflankaj rilatoj. Li diris, ke de post kiam la du landoj starigis tutdimensian strategian partnerecon en 2014, duflankaj rilatoj evidente pliboniĝis, kaj la larĝeco kaj profundo de kunlaboro atingis senprecedencan nivelon. Li diris, ke Ĉinio kaj Germanio devas starigi ekzemplon de kungajna kunlaboro, konduki la antaŭenigon de ĉina-eŭropaj rilatoj, rekomendi la novan tipon de internaciaj rilatoj kaj superponti la ideologiajn diferencojn por kunlaboro. Li akcentis, ke ĉi tio devas esti la direkto, ke duflankaj rilatoj disvolviĝos en la venonta etapo. Li vokis ambaŭ flankojn daŭrigi altnivelajn interŝanĝojn, plibonigi desupran planadon pri duflankaj rilatoj, stimuli kunlaboron en diversaj kampoj kaj plene elvolvi la rolon de dialogaj mekanismoj.

Merkel diris, ke ŝi ĝojas viziti Ĉinion nelonge post sia reelektiĝo kiel germana ĉefministro en marto. Rilate la komentojn de Xi pri rilatoj inter la du landoj, Merkel diris, ke Ĉinio estas grava membro de la internacia komunumo kaj grava komerca partnero de Germanio. La duflankaj rilatoj eniris en novan epokon, kaj Germanio volas kapti la novajn oportunojn de la reformo kaj malfermo de Ĉinio por grandigi kunlaboron en komerco, investado, kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Prezidanto Xi esperas pli profundan juĝan kunlaboron en la kadro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Li diris en gratula letero sendita al la 13a konferenco de prezidantoj de la plej superaj juĝejoj de membroj de la ŜKO, kiu okazis vendrede en Pekino, ke li esperas, ke ĉiuj flankoj kunlaboros por bati krimojn kaj solvi disputojn pli efike kaj krei sanan leĝan medion por akceli la konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj antaŭenigi regionan disvolviĝon.

Ĉinio kaj Germanio konsentis ĵaŭde en Pekino plifortigi kungajnan kunlaboron precipe en emerĝantaj industrioj, kiel ekzemple artefarita inteligento kaj novenergia veturilo. La interkonsento estis atingita inter ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj vizitanta germana ĉefministro Angela Merkel.

En ilia interparolado en la Granda Popola Halo, Li proponis doni plenan ludon al la rolo de duflankaj instituciaj dialogoj en diversaj kampoj, fari bonan aranĝon por la nova sesio de ĉina-germana interregistara konsiliĝo, kaj plifortigi interŝanĝojn en la kampoj de financo, komerco, investado kaj sekureco. Li bonvenigis germanajn kompaniojn investi en Ĉinio, kaj esperis, ke Germanio liveros justan kaj malferman medion kaj stabilan institucian garantion al ĉina investo en Germanio kaj Eŭropo. Li alvokis pli fortan ĉina-germanan kunlaboron en ciferecigo kaj novigado, proponante cementi kunlaboron en emerĝantaj industrioj, kiel ekzemple artefarita inteligento, novenergia veturilo, veturila reto kaj aŭtopiloto por nutri novan motoron de duflanka kunlaboro. Li vokis ambaŭ landojn kombini evoluigajn strategiojn, kaj faciligi interpopolajn interŝanĝojn kaj kulturan, edukan kaj turisman kunlaboron.

Merkel, ke Germanio pretas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de komerco, teknologio kaj aŭtopiloto, esperas kontribui al pli fortaj rilatoj inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio kaj subtenas rapidigon de la intertraktado inter la EU kaj Ĉinio pri investa traktato.

Usona delegacio gvidata de komerca ministro Wilbur Ross vizitos Ĉinion de la 2a ĝis la 4a de junio por daŭrigi konsiliĝon kun la ĉina flanko pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj. La aranĝo estis konfirmita en telefona konversacio vendrede inter ĉina vicĉefministro Liu He kaj Ross.

Usona prezidento Donald Trump merkrede sendis leteron al la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, Kim Jong Un, dirante, ke ne okazos lia planita renkontiĝo kun Kim en Singapuro en la 12a de junio.

En la letero publikigita de la Blanka Domo, Trump diris, ke kvankam li tre atendas esti en Singapuro kun Kim, tamen estas nekonvene en ĉi tiu tempo havi ĉi tiun renkontiĝon bazitan sur la terura kolero kaj publika malamikeco montritaj en la freŝaj deklaroj de la KDPR.

Trump diris, "Tial, bonvolu lasi ĉi tiun leteron informi vin, ke la singapura pintkunveno estas nuligita, kio estas profita al ambaŭ partioj, sed malutila al la mondo." Tamen, li aldonis, ke li ankoraŭ multe atendas renkontiĝon kun Kim en iun tagon. Trump ankaŭ dankis la KDPR pro la liberigo de la tri usonaj prizonigitoj, rimarkante, ke tio estis bela gesto kaj tre alte taksita.

La Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) diris vendrede, post kiam la usona flanko nuligis la planitan pintkunvenon kun Pjongjango, ke ĝi pretas sidiĝi por intertraktado kun Vaŝingtono en ajna tempo por solvi problemojn inter ili.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo citis en sia raporto la parolojn de la unua vicministro pri eksterlandaj aferoj Kim Kye Gwan, ke la KDPR esprimas bedaŭron pri la decido de usona prezidento Trump pri nuligo de la pintkunveno kun la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un, kiu estis planita por la 12a de junio en Singapuro. Kim Kye Gwan diris ankaŭ, ke la decido de Trump ne laŭigas la aspiron de la internacia komunumo al paco kaj stabileco sur la Korea Duoninsulo kaj en la tuta mondo.

La Regularo pri Protekto de Ĝeneralaj Datumoj validiĝis vendrede en ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Ĝi estas rigardata kiel la plej rigora regularo pri administrado de retaj datumoj.

Post diskutado kaj modifado dum kvar jaroj, la Regularo pri Protekto de Ĝeneralaj Datumoj estis adoptita de la Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Konsilio en aprilo de 2016. Ĝi tuŝas preskaŭ ĉiujn kompaniojn grandajn aŭ malgrandajn, nur se ili kolektas kaj uzas personajn datumojn.

La irana novaĵ-agentejo raportis ĵaŭde, ke la irana Islama Revolucia Gvardio tiutage publikigis deklaron, avertante Usonon, ke ĝi alfrontos gravajn sekvojn, se ĝi prenos iun ajn agresan agon kontraŭ Irano. La irana plej alta gvidanto Ayatollah Sayyed Ali Khamenei diris antaŭe, ke lia lando devas fortigi defendan kapablon por rebati senbridan intervenon de malamikoj en la iranan misilan planon.

La Sekureca Konsilio de la UN ĵaŭde unuanime adoptis rezolucion, kiu kondamnas la uzon de malsato de civiluloj kiel metodo de milito. La rezolucio, prezentita de Eburbordo, Kuvajto, Nederlando kaj Svedio, urĝas ŝtatojn konduki ene de sia jurisdikcio enketojn pri malobservoj de internacia humanitara leĝo, rilataj al la uzo de malsato de civiluloj kiel metodo de milito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin