Provenco sub la peniko de ĉina pentristo Zhang Dalin

(GMT+08:00) 2018-05-25 14:37:16     Redaktoro:Li


De la 19a de majo ĝis la 18a de junio, en la artejo Nan'anjiuhao en Pekino, okazas la ekspozicio de pentraĵoj de ĉina pentristo Zhang Dalin. Ĉi-foje, sume pli ol 30 oleopentraĵoj sin ekspoziciataj, ili ĉiuj estas pejzaĝoj skizitaj en Provenco, Francio.

Tie en Provenco, romantika franca urbo, la fama artisto Paul Cézanne desegnis multajn pentraĵojn. En la jaroj 2005, 2007 kaj 2009, Zhang Dalin tri-foje invititis partopreni en la arta interŝanĝo en Germanio, kaj tiam li havis planon fari skizadon en Eŭropo. Finfine li kaj liaj kelkaj pentristoj-amikoj decidis sekvi la paŝon de internacia fama artista Paul Cézanne kaj fari pentradon en Provenco kaj ĉirkaŭe.

Zhang Dalin diris, ke ĉe la komenco li renkontis problemon en pentrado.

"Antaŭ ol iri al Provenco, mi bone konis la malsamecon inter ĉinaj koloroj kaj la eŭropaj, sed kiam mi atingis tien, mi ankoraŭ estis influita de la malsameco. Dum la unuaj 15 tagoj, mi eĉ ne povis fari pentradon. Do mi penis min reĝustigi. Post du semajnoj, mi retrovis mian inspiron."

Kiam Zhang Dalin retrovis sian inspiron kaj al li venis vigleco por pentrado, li rapide pentris 50 pentraĵojn. Li aŭdace uzis brilajn kolorojn, formojn kaj pentro-lingvon por fari esploradon kaj kreadon, samtempe li forĵetis la tradician olepentra-manieron kaj enkondukis la imagan rimedon, por prezenti la novan provon de ĉina pentristo. La oleopentraĵoj estas pentritaj en ĉina tradicia maniero. Zhang Dalin diris,

"Se vi volas pentri saman pentraĵon, vi bezonas talente kapti la pentradan manieron, kaj poste enmeti vian propran senton kaj inspiron en ĝin ili. Oelepentraĵo estas fremdlanda produktaĵo, la ĉinaj pentristoj devas bone lerni la bazan scion pri depentrado, kaj poste, ili devas pensi, kiel krei specialajn rimedojn por prezenti la ĉinan tradicion en la fremdlandaj pentro-artoj."

Ŝajne vi eniras en la lokon pentritan, kiam vi legas la pentraĵojn de Zhang Dalin. Ĉiu pentraĵo rakontas interesan kaj romantikan rakonton.

La pentraĵoj estis faritaj en la jaro 2012, sed ĝis ĉijare ili estas ekspoziciataj al la publiko, dank al la helpo de sinjoro Wei Yuguo, estro de la artejo, kiu diris:

"Antaŭe eĉ mi ne sciis ke li havas la pentraĵojn pri provenco. Laŭ mia opinio, ili estas tre romantikaj kaj klaraj. Do mi proponis lin fari la ekspozicion."

Zhang Dalin diris, ke li ĉiam kredas, ke pentristoj devas ĉerpi inspiron en la ĉiutaga vivo. Do li persistis kaj persistos fari naturan desegnadon.

"Mi havas klaran kvin-jaran planon, antaŭ mia aĝo de 75 jaroj, mi persistas en natura desegnado. Mi bezonas senĉese sperti, studi kaj poste pentri."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin