Singapura renkontiĝo estas nuligita

(GMT+08:00) 2018-05-25 19:27:01     Redaktoro:Xiong

La 24an de majo la usona prezidento Donald Trump proklamis nuligi la singapuran renkontiĝon, kiu laŭplane okazus la 12an de junio en Singapuro, kaj samtempe li esperis, ke li povos en iu tago renkontiĝi kun la nordkorea gvidanto Kim Jong-un. En la sama tago la nordkorea vicministro pri eksterlandaj aferoj Kim Kye-gwan, diris, ke Nord-Koreio, en ĉiuj momentoj kaj ĉiuj lokoj kaj en ĉiuj formoj, volontas sidiĝi por solvi problemon kun Usono. En la regula gazetara konferenco de la 25a de majo Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris:

"Pri la duoninsula problemo la ĉina registaro havas starpunkton eksplicitan kaj konsekvencan. Ni opinias, ke kiel koncernaj partioj de la duoninsula nuklea problemo Nord-Koreio kaj Usono ludas ŝlosilecan rolon en la procezo de sennukleigo en la duoninsulo. Ni esperas, ke Nord-Koreio kaj Usono alte ŝatos la progreson akiritan en tiu ĉi tempo, estos paciencaj, ellasos bonvolon, direktos unu al la alia, strebos al la solvo de la problemo per dialogo kaj interkonsiliĝo, kaj antaŭenpuŝos la procezon de sennukleigo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin