Burkino decidis rompi tielnomataj diplomatiajn rilatojn kun Tajvano

(GMT+08:00) 2018-05-25 20:19:39     Redaktoro:Xiong

Por tio, ke la burkina registaro deklaris, ke ĝi decidis rompi la tielnomatajn diplomatiajn rilatojn kun Tajvano, en la 25a de majo Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris reagon kaj diris, ke Ĉinio aprezas la decidon, ĉar ĝi konformas al la interesoj de la burkina popolo kaj ankaŭ estas la konkretiĝo de tiu principo pri unu Ĉinio, kiu estas ĝenerale rekonata de la internacia komunumo.

En tiutaga gazetara konferenco Lu Kang diris:

"Ni opinias, ke la decido farita de la burkina registaro konformas al la interesoj de la burkina popolo kaj ankaŭ estas la konkretiĝo de tiu principo pri unu Ĉinio, kiu estas ĝenerale rekonata de la internacia komunumo. La decido estas ĝusta, ĉar ĝi sekvas la ĝeneralan tendencon de la epoko kaj la mondo. Ĉinio ĉiam strebas, surbaze de la kvin principoj pri paca kunekzistado kaj de principo pri unu Ĉinio, disvolvi amikajn kunlaborajn rilatojn kun ĉiuj landoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin