Fokusoj de la Semajno (Maj. 25)

(GMT+08:00) 2018-05-25 08:50:48     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mrinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke Vaŝingtono devas plenumi sian promeson pri la politiko de unu Ĉinio.

Wang faris la rimarkojn dum sia parolado en gazetara konferenco kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo post ilia renkontiĝo. Li faris haltadon merkrede en Vaŝingtono sur la revena vojo el Argentino. Wang rimarkigis, ke la tajvana demando koncernas la suverenecon, teritorian integrecon kaj ankaŭ kernajn interesojn de Ĉinio.

Pompeo diris, ke la usona politiko pri unu Ĉinio restas senŝanĝa kaj la usona politiko pri ĉi tiu demando estas konsekvenca, post kiam raportisto demandis lin, ĉu estas ŝanĝiĝoj al la politiko de unu Ĉinio, ĉar Usono lastatempe prenis negativajn agojn pri la tajvana demando.

Wang diris, ke la demando de la raportisto rivelas dubojn de la ĉina socio pri la rilata usona politiko. Li aldonis, ke li rimarkis, ke Pompeo klare diris, ke estas neniu ŝanĝiĝo al la politiko de unu Ĉinio. Ĉinio urĝas la usonan flankon sekvi la principon pri unu Ĉinio kaj la kondiĉojn en la tri komunaj komunikaĵoj, kaj prudente kaj konvene trakti la rilatojn de Tajvano, por protekti la ĝeneralajn interesojn de ĉina-usonaj rilatoj kaj ankaŭ pacon kaj stabilecon inter la du bordoj de la Tajvana Markolo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri publika sekureco Zhao Kezhi marde vokis la membrojn de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) fortigi politikan reciprokan fidon kaj kune protekti stabilecon kaj evoluon de la regiono.

Zhao faris la rimarkojn en sia tonika parolado en la 13a Kunveno de Sekretarioj de Sekurcaj Konsilioj de la ŜKO en Pekino. Delegacioj el Hindio, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio, kaj reprezentantoj el la sekretariejo de la ŜKO kaj regionaj kontraŭterorismaj agentejoj ĉeestis la kunvenon.

Zhao vokis la membrojn de la ŜKO doni plenan ludon al la rolo de la sekretarioj de sekurecaj konsilioj de la organizo kaj labori kune por batali kontraŭ la fortoj de terorismo, separismo kaj ekstremismo. Li diris, ke la membroj de la organizo devas firmigi la leĝan bazon por kunlaboro, intensigi la konstruon de kunlabora mekanismo, kaj certigi la sekurecon de projektoj de la iniciato Zono kaj Vojo.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris lunde, ke Irano suferos la plej severajn sankciojn en la historio de Usono, se ĝi ne ŝanĝos la nunan kurson. En sia parolado koncerna al nova strategio pri Irano en la Heredaĵa Fondaĵo, Pompeo urĝis Tehranon raporti al la Internacia Atom-Energia Agentejo pri sia nuklea programo, fini disvastigon de siaj misiloj kaj ĉesigi subtenon al teroristoj en Mez-Oriento.

Pompeo emfazis la gravecon establi internacian koalicion por premi Iranon. Li diris, ke Usono bezonas pli bonan interkonsenton por trakti siajn zorgojn pri Irano, kaj sendos teamojn al la tuta mondo por klarigi la siajn motivojn.

En la komenco de tiu ĉi monato, la registaro de Trump anoncis retiriĝi el la historia interkonsento pri la nuklea demando de Irano, kio vekis grandan internacian indignon.

Usonaj aliancanoj en Eŭropo, kiuj havas multajn ekonomiajn rilatojn kun Tehrano, estis aparte frustritaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin