Xi esperas pli profundan juĝan kunlaboron ene de ŜKO

(GMT+08:00) 2018-05-25 13:26:04     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke li atendas profundigon de juĝa kunlaboro en la kadro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) por bati krimojn kaj solvi disputojn pli efike.

Xi diris ĉi tion en gratula letero sendita al la 13a konferenco de prezidantoj de la plej superaj juĝejoj de membroj de la ŜKO, kiu okazis vendrede en Pekino.

Xi diris, ke li esperas, ke ĉiuj flankoj kunlaboros por bati krimojn kaj solvi disputojn pli efike kaj krei sanan leĝan medion por akceli la konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj antaŭenigi regionan disvolviĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin