Usona komerca ministro vizitos Ĉinion por komerca konsiliĝo

(GMT+08:00) 2018-05-25 14:19:09     Redaktoro:Yu

Usona delegacio gvidata de komerca ministro Wilbur Ross vizitos Ĉinion de la 2a ĝis la 4a de junio por daŭrigi konsiliĝon kun la ĉina flanko pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj.

La aranĝo estis konfirmita en telefona konversacio vendrede inter ĉina vicĉefministro Liu He kaj Ross.

Liu estas ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin