KDPR esprimas pretecon por intertraktado kun Usono en ajna tempo

(GMT+08:00) 2018-05-25 14:37:43     Redaktoro:Yu

La Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) diris vendrede, post kiam la usona flanko nuligis la planitan pintkunvenon kun Pjongjango, ke ĝi pretas sidiĝi por intertraktado kun Vaŝingtono en ajna tempo por solvi problemojn inter ili.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo citis en sia raporto la parolojn de la unua vicministro pri eksterlandaj aferoj Kim Kye Gwan, ke la KDPR esprimas bedaŭron pri la decido de usona prezidento Donald Trump pri nuligo de la pintkunveno kun la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un, kiu estis planita por la 12a de junio en Singapuro. Kim Kye Gwan diris ankaŭ, ke la decido de Trump ne laŭigas la aspiron de la internacia komunumo al paco kaj stabileco sur la Korea Duoninsulo kaj en la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin