Teo kaj Amo en Baotou, la urbo de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio

(GMT+08:00) 2018-05-28 10:31:49     Redaktoro:Ĝoja


La filmoprezento en la Baotou-a Oka Mezlernejo

Estis prezentitaj la premiitaj mallongaj filmoj de la konkurso "Teo kaj Amo" de la 22-a ĝis la 24-a de majo en la urbo Baotou en la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio. La prezentoj sinsekve okazis en la Baogang-a Oka Mezlernejo, la Scienc-Teknika Universitato de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, la Baogang-a Hotelo kaj la Baotou-a Biblioteko, kaj sume pli ol okcent homoj spektis filmetojn kaj gustumis la "bankedon" de la riĉa kulturo de Esperanto.

En la prezentoj oni spektis la filmetojn Mi Soifas (Germanio kaj Svedio), Amo, Teo kaj Familio (Indonezio), Tetaso amas vojaĝi (Svislando), La lasta homo (Germanio), Teo ligas avon kaj nepon (Ĉinio), Teo, kiu venigas amatinon (Brazilo), Simpla Rakonto (Rusio), Te-revo en am-taso (Kubo) kaj La plej juna krimulo (Irano).


La filmoprezento en la Scienc-Teknika Universitato de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio

La premiitoj de la konkurso "Teo kaj Amo" 12-jara ĉina knabo Han Yang (esperanta nomo Ĉielo), s-ino Olga Shilaeva el Rusio kaj s-ino Ilia Sumilfia Dewi el Indonezio kaj te-amo-ano Rafael Zerbetto el Brazilo faris interparolon kun spektantoj per interreto. S-ro Zhao Jianping, parolisto de la Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia, donis mallongajn kursojn pri Esperanto al spektantoj. La lernanto de la Baogang-a Oka Mezlernejo Yuan Qi diris, ke la filmeto Mi Soifas plaĉas al li kaj li esperas, ke li povos bone regi la lingvon Esperanto kaj paroli flue kiel la du knabinoj en la filmeto. Studento de la Scienc-Teknika Universitato de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio kaj estro de la Esperanto-Asocio de la universitato fraŭlino Gong Xinchun diris, ke ŝi pli bone konas la mondon el la premiitaj filmetoj de "Teo kaj Amo", kaj esperas, ke ŝi aliĝos al la familio de "Teo kaj Amo". Estro de la Baotou-a Esperanto-Asocio s-ino Chen Ping diris, ke la filmprezentado tre utilas al la estonta laborado de la asocio kaj la asocio esperas partopreni en la sekva konkurso "Teo kaj Amo". Direktoro de la Baogang-a Hotelo s-ro Hou Chenggang esprimis la volon utiligi Esperanton en la funkciado de la hotelo. Direktoro de la Baogang-a Oka Mezlernejo s-ro Jiao Dangjun planas enkonduki kurson de Esperanto en sia lernejo. Eksprezidanto de Baotou-a Scienc-Teknika Asocio s-ro Hao Lanpeng indikis, ke post la fondo de la Baotou-a Esperanto-Asocio viglas movado de Esperanto en la urbo Baotou, jam dek du jarojn la kurso de Esperanto ekzistas en la Scienc-Teknika Universitato de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, kaj en la Baotou-a Biblioteko troviĝas Angulo de Esperanto, kaj la ĉifoja filmprezentado de "Teo kaj Amo" pluapaŝe entuziasmigas baotou-anojn pri Esperanto, estas la vere utila ka efika reklamo de Esperanto.


S-ro Zhao Jianping, parolisto de E-redakcio de Ĉina Radio Internacia, faris mallongan kurson pri Esperanto

La filmoprezentado en Baotou estis helpita de Baotou-a Esperanto-Asocio, Esperanto-Asocio de la Baogang-Grupo, la Esperanto-Asocio de la Scienc-Teknika Universitato de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, la Baotou-a Biblioteko, la Baogang-a Oka Mezlernejo kaj la Baogang-a Hotelo.  

La filmoprezento en la Scienc-Teknika Universitato de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio


La filmoprezento en Baogang-a Hotelo


Olga Shilaeva kaj studentoj de la Scienc-Teknika Universitato de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio faras skype-dialogon


Ilia Sumilfia Dewi per skype-dialogo rakontis pri sia sperto de la konkurso Teo kaj Amo dum la filmoprezento de Baotou-a Bibiloteko

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin