Xi: Ĉinio volas fortigi dialogon kun mondaj politikaj partioj

(GMT+08:00) 2018-05-28 15:45:32     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en gratula letero, ke la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) volas fortigi dialogon, profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun mondaj politikaj partioj kaj politikaj organizoj.

"La KPĈ volas labori kun ili por dediĉi saĝon kaj forton al kreado de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro kaj pli bona mondo," diris Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, en la letero sendita al simpozio, kiu malfermiĝis lunde en la urbo Shenzhen en la ĉina suda provinco Guangdong.

La simpozio, kiu estis gastigita de la KPĈ kaj kunvenigis pli ol 100 gvidantojn kaj reprezentantojn de 75 komunistaj partioj el 50 landoj, memorfestas la 200an datrevenon de la naskiĝo de Karlo Markso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin