Novaĵoj (Majo 28)

(GMT+08:00) 2018-05-28 16:51:21     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia elsendo. Estas la 28a de majo lunde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping prezidos la pintkunvenon de ŜKO en Qingdao;Ĉinio kaj Burkino restarigis diplomatiajn rilatojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde antaŭtagmeze, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi anoncis, ke de la 9a ĝis la 10a de junio en la ĉina urbo Qingdao okazos la 18a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kaj ĉina prezidanto Xi Jinping prezidos la kunvenon kaj ĉeestos rilatajn aranĝojn. Ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj de la 8 membroj kaj la 4 observanto-landoj de la organizo kaj estroj de koncernaj internaciaj organizoj ĉeestos la kunvenon.

Wang diris, ke ĝi estas la unua kunveno post grandigo de la membraro de la organizo, kaj koncernaj partioj sekvos la "ŝanhajan spiriton" de reciproka konfido, reciproka profito, egaleco, konsiliĝo, respekto al civilizacia diverseco, kaj strebo por komuna disvolviĝo, diskutos pri profundigo de sekureca kunlaboro, akordigo de evoluigaj strategioj kaj antaŭenigo de pragmata kunlaboro en novaj historiaj kondiĉoj kaj desegnos planon pri plua disvolvado de la organizo.

Wang diris, ke la Ŝanhaja Kunlabora Organizo estis establita antaŭ 17 jaroj en Ŝanhajo, kaj ĝi transdonis sian prezidantecon refoje al Ĉinio en la lasta jaro. Kiel la prezidanto-lando Ĉinio sukcese organizis en la lasta jaro serion da gravaj instituciaj kunvenoj kaj pli ol 160 grandskalajn multflankajn aranĝojn danke al la subteno de ĉiuj flankoj por disvastigi la ŝanhajan spiriton, ekspluati potencialon, akceli unuiĝon kaj kunlaboron kaj serĉi komunan disvolviĝon.

Ĉinio kaj Burkino sabate anoncis la restarigon de diplomatiaj rilatoj en komuna komunikaĵo subskribita de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj burkina ministro pri eksterlandaj aferoj Alpha Barry en Pekino.

La komunikaĵo diris, ke la restarigo de la rilatoj konformiĝas al la interesoj kaj deziroj de la popoloj en la du landoj. La du registaroj konsentas disvolvi amikajn rilatojn bazitajn sur la principoj de reciproka respekto de suvereneco kaj teritoria integreco, ne-agreso, reciproka ne-interveno en internajn aferojn, egaleco, reciproka profito kaj paca kunekzisto.

La burkina registaro agnoskas, ke estas nur unu Ĉinio en la mondo, ke la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la sola leĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj ke Tajvano estas integra parto de la ĉina teritorio. La burkina registaro promesas, ke ĝi havos nek oficialajn rilatojn nek oficialajn interŝanĝojn kun Tajvano.

Prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco Wang Yang renkontiĝis kun burkina ministro pri eksterlandaj aferoj Alpha Barry lunde en Pekino. Wang diris, ke la decido de la burkina registaro pri restarigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio konformiĝas al la tendeco de la epoko kaj al la ĝenerala konsento de la internacia komunumo.

Barry diris, ke lia lando firme sekvos la principon pri unu Ĉinio kaj profundigos kunlaboron kun Ĉinio por kontribui al la duflankaj rilatoj kaj rilatoj inter Afriko kaj Ĉinio.

Internacia forumo fokusiĝanta pri la rolo de junaj gvidantoj fermiĝis dimanĉe en la ĉina suda urbo Shenzhen.

La kvara Ĉina-Afrika Forumo de Junaj Gvidantoj okazis en Shenzhen de la provinco Guangdong. Pli ol 70 junaj politikaj reprezentantoj el proksimume 40 afrikaj landoj ĉeestis la dutagan kunvenon.

Song Tao, estro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vokis junulojn en Ĉinio kaj Afriko dediĉi sin al la disvolvado de siaj landoj kaj kontribui al amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko. Partoprenantoj de la forumo faris proponojn pri faciligo de komunikado inter junulaj organizoj kaj plifortigo de ĉina-afrika kunlaboro.

Ĉinio dimanĉe esprimis fortan malkontenton kaj firman opozicion kontraŭ entrudiĝo de du usonaj militŝipoj en la ĉinajn teritoriajn akvojn de la insuloj Xisha.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en deklaro publikigita dimanĉe nokte, ke la usonaj militŝipoj entrudiĝis en la ĉinajn teritoriajn akvojn proksimajn al la insuloj Xisha dimanĉe sen permeso de la ĉina registaro, kaj la ĉina mararmeo identigis la usonajn militŝipojn, avertis kaj forpelis ilin.

Lu diris, ke la insuloj Xisha estas la propra teritorio de Ĉinio, kaj laŭ la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri la Teritoria Maro kaj la Apuda Zono, la ĉina registaro proklamis la bazlinion de la teritoria maro de la insuloj Xisha en 1996. La rilata ĉina leĝo havas eksplicitajn kondiĉojn pri eniro de fremdlandaj militŝipoj en la teritorian maron de Ĉinio.

La usona flanko refoje sendis militŝipojn entrudiĝi en la ĉinajn teritoriajn akvojn de la insuloj Xisha, kio malobservis la ĉinajn kaj rilatajn internaciajn leĝojn, grave atencis la ĉinan suverenecon, rompis pacon, sekurecon kaj bonan ordon de la rilataj akvoj.

Lu diris, ke la ĉina flanko forte urĝas la usonan flankon tuj haltigi tiajn provokajn agojn, kiuj malobservas la ĉinan suverenecon kaj minacas la sekurecon de Ĉinio. La ĉina flanko prenos ĉiujn necesajn rimedojn por protekti siajn suverenecon kaj sekurecon.

Kirgiza prezidento Sooronbay Jeenbekov, kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev kaj rusa prezidento Vladimir Putin faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 6a ĝis la 10a de junio, laŭ la invito de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris lunde en Pekino, ke irana prezidento Hassan Rouhani faros laborviziton al Ĉinio. Ili ankaŭ ĉeestos la 18an kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).

Usona prezidento Donald Trump dimanĉe konfirmis, ke usona oficiala teamo atingis la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) por fari la preparon por la pintkunveno inter li kaj la plej alta gvidanto de KDPR, Kim Jong Un.

Li skribis en la socia komunikilo Twitter, "Nia Usona teamo atingis Nord-Koreion por fari aranĝojn por la pintkunveno inter Kim Jong Un kaj mi mem."

Kim kaj sud-korea prezidento Moon Jae-in renkontiĝis sabate sur la norda flanko de la interkorea demarkcia linio en Panmunjom. Kim dankis Moon pro liaj klopodoj por la planita pintkunveno inter la KDPR kaj Usono kaj esprimis sian firman volon pri la historia pintkunveno.

Oficialulo el la afgana Ministerio de Internaj Aferoj diris lastatempe al la gazetaro, ke la afgana polico arestis almenaŭ 700 drogŝakristojn en la tutlanda kontraŭdroga agado dum la pasintaj pli ol du monatoj kaj kaptis grandan kvanton da narkotaĵoj.

La oficialulo diris, ke en la pasintaj du monatoj, la polico kondukis pli ol 600 operacojn en la tuta lando kaj kaptis proksimume 68 tunojn da narkotaĵoj. Krome, prilaborejoj kaj produktejoj de narkotaĵoj estis ruinigitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin