Teo kaj amo
omaĝe al filmfestivalo de "Teo kaj amo"—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Verkis Vejdo
Ĉina te'
kun granda magi'
aromas tra la mondo
same kiel poezi'
en versa ebri'.
Tefoli'
flosas libere
en boligita akvo
jen ŝvelante leĝere
laŭplaĉe vere.
Bonodor'
elas dum moment'
en infuzado varma
kun gusto de orient'—
plenplena de tent'.
Ĉu verda
ĉu bruna teoj
prezentas ligiĝon de
diversgentaj ideoj—
ne pluas veoj.
Nune ni
per esperanto
esprimas aman senton
de te-kultura planto
por paca kanto.
L' akordo
monda de l' homo
regos tra kontinentoj
jen en alvoka sono—
"vojo kaj zono".
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).