Japana ĉefministro faros intertraktadon kun usona prezidento pri KDPR

(GMT+08:00) 2018-05-29 13:59:02     Redaktoro:Yu

Japana ĉefministro Shinzo Abe telefone konversaciis kun usona prezidento Donald Trump lunde vespere. Ambaŭ konsentis okazigi intertraktadon antaŭ la pintkunveno inter Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj plifortigi duflankan komunikadon.

Abe diris post la telefona interparolado, ke ili konsentis striktigi japana-usonan kunlaboron kaj fari la pintkunvenon signifa, kaj ambaŭ refoje konfirmis, ke la du landoj kunlaboros plu por instigi la KDPR rezigni la disvolvadon de mukleaj armiloj kaj misiloj. Abe diri ankaŭ, ke li kelkfoje petis Trump mencii dum la renkontiĝo kun Kim la demandon de forkapto, kiu aludas la forkapton de japanoj fare de sekretaj agentoj de la KDPR en la lasta jarcento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin