Ĉinio volas disvolvi strategian kaj longperiodan kunlaboron kun Rusio

(GMT+08:00) 2018-05-29 19:28:09     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko volas disvolvi strategian kaj longperiodan kunlaboron kun Rusio.

Estas raporto, ke rusa prezidento Vladimir Putin diris lastatempe dum la Sankt-Peterburga Internacia Ekonomia Forumo, ke Ĉinio estas fidinda partnero de Rusio, kaj serio da gravaj decidoj adoptitaj en la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kreis pli fvorajn kondiĉojn por profundigi rusa-ĉinajn rilatojn kaj faris la duflankajn rilatojn pli firmaj kaj fidindaj.

Responde al ĉi-rilata demando, Hua diris, ke la ĉina flanko tute konsentas pri lia pozitiva komento koncerna al la rilatoj inter la du landoj kaj firme kredas, ke sub lia gvidado Rusio fariĝos pli prospera kaj forta. Ŝi aldonis, ke Ĉinio firme subtenas la disvolvadon de Rusio kaj volas disvolvi strategian kaj longperiodan kunlaboron kun Rusio, rapide altigi la nivelon kaj kvaliton de pragmata kunlaboro kaj integri interesojn pli profunde por profitigi la du popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin