Novaĵoj (Majo 29)

(GMT+08:00) 2018-05-29 16:35:23     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia elsendo. Estas la 29a de majo marde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi alvokis konstrui Ĉinion en mondan sciencan kaj teknikan gvidanton;Ĉina vicprezidanto renkontiĝis kun belorusa prezidento. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping lunde vokis fari klopodojn por konstrui Ĉinion en mondan gvidanton en scienco kaj tekniko.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke kiam Ĉinio strebas por prospero kaj rejuniĝo, ĝi devas dediĉi grandan energion por antaŭenigi sciencon kaj teknikon, klopodante por esti grava monda centro de scienco kaj novigo.

Xi faris la rimarkojn en la inaŭguro de la 19a Kunveno de la Membroj de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la 14a Kunveno de la Membroj de la Ĉina Akademio de Inĝenierio.

Xi diris, ke la cirkonstancoj, defioj kaj misioj estas urĝaj. Li vokis la sciencajn kaj teknikajn profesiulojn de la lando kapti la ĉefajn tendencojn kaj oportunojn, rekte alfronti problemojn kaj reagi al defioj. Xi diris, ke ili devas celi la fronton de scienco kaj tekniko, gvidi la evoluigon de scienco kaj tekniko, surŝultrigi la pezajn respondecojn donitajn de la historio, kaj esti pioniroj de novigo en la nova epoko.

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan lunde renkontiĝis kun belorusa prezidento Alexander Lukashenko pri duflankaj rilatoj kaj regiona kunlaboro.

Wang transdiris al Lukashenko sincerajn salutojn kaj bondezirojn de ĉina prezidanto Xi Jinping, dirante, ke Xi atendas lian partoprenon en la baldaŭa pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Ĉinio kaj sian renkontiĝon kun li, kaj ke lia vizito aldonos novan grandan impulson al la disvolviĝo de ĉina-belorusaj rilatoj. Wang diris, ke Xi atribuas grandan gravecon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Belorusio, kaj ke sub la gvidado de la du ŝtatestroj, duflankaj rilatoj disvolviĝis sur alta nivelo en la lastaj jaroj. Wang rimarkigis, ke la du landoj starigis ampleksan strategian partnerecon karakterizatan de reciproka konfido kaj kungajna kunlaboro, kiu malfermis vastajn perspektivojn por duflanka kunlaboro en diversaj kampoj.

Li sugestis, ke la du flankoj plifortigu la politikan reciprokan fidon kaj kunigu manojn por konstrui la komunumon kun komuna estonteco, kaj ankaŭ integru siajn interesojn strikte kaj akordigi siajn ekonomiajn planojn, por realigi komunajn disvolviĝon kaj prosperon.

Lukashenko petis Wang transdoni liajn sincerajn salutojn kaj bondezirojn al Xi, dirante, ke li atendas ĉeeston al la pintkunveno de la ŜKO kaj renkontiĝon kun la ĉina prezidanto refoje. Li aldonis, ke la du landoj ĝuas longtempan amikecon, fidas kaj egale traktas unu la alian, kaj ke Belorusio estas strategia partnero, kiun Ĉinio plene fidas.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun Shamshad Akhtar, plenuma sekretario de la Ekonomia kaj Socia Komisiono por Azio kaj Pacifiko (ESKAP) de la UN, lunde en Pekino.

Wang laŭdis la kunlaboron inter la UN, precipe la Ekonomia kaj Socia Komisiono por Azio kaj Pacifiko, kaj Ĉinio, dirante, ke li esperas, ke la komisiono daŭrigos siajn avantaĝojn, strikte integros sian laboron kun la iniciato Zono kaj Vojo, kaj faros komunajn klopodojn kun Ĉinio por akceli la procezon de ekonomia kunlaboro kaj integriĝo en Azi-Pacifiko, por injekti novan impulson en regionan ekonomian kaj socian disvolvadon.

Akhtar dankis Ĉinion por ĝia forta subteno al la UN kaj la Ekonomia kaj Socia Komisiono por Azio kaj Pacifiko, dirante, ke la komisiono plene ludos sian rolon kiel interregistara platformo kaj partoprenos en la konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo por kontribui al la disvolviĝo kaj prospero en Azi-Pacifiko kaj la efektivigo de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado.

Japana ĉefministro Shinzo Abe telefone konversaciis kun usona prezidento Donald Trump lunde vespere. Ambaŭ konsentis okazigi intertraktadon antaŭ la pintkunveno inter Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj plifortigi duflankan komunikadon.

Abe diris post la telefona interparolado, ke ili konsentis striktigi japana-usonan kunlaboron kaj fari la pintkunvenon signifa, kaj ambaŭ refoje konfirmis, ke la du landoj kunlaboros plu por instigi la KDPR rezigni la disvolvadon de nukleaj armiloj kaj misiloj. Abe diri ankaŭ, ke li kelkfoje petis Trump mencii dum la renkontiĝo kun Kim la demandon de forkapto, kiu aludas la forkapton de japanoj fare de sekretaj agentoj de la KDPR en la lasta jarcento.

Alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini lunde diris, ke la rimedoj de la EU por konservado de la irana nuklea interkonsento estas ekscititaj de sekurecaj interesoj anstataŭ ekonomiaj interesoj.

Ŝi faris la rimarkojn en gazetara konferenco post kunveno de ministroj de eksterlandaj aferoj de la EU. Parolante pri ekonomia promeso de la EU al Irano, ŝi diris, ke por ili, tio ne estas pri ekonomiaj interesoj, sed pri sekurecaj interesoj de la EU. Ŝi asertis, ke la sekureco de la regiono kaj la EU estos endanĝerigita sen la irana nuklea interkonsento.

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) Jens Stoltenberg diris lunde en la Printempa Sesio de la Parlamenta Asembleo de la organizo, kiu fermiĝis tiutage en la pola ĉefurbo Varsovio, ke estas malkonsentoj inter la membroŝtatoj, tamen la organizo devas persisti en la politiko de komuna defendo por reagi al defioj.

Stoltenberg diris, ke de kelkaj monatoj inter la membroŝtatoj estas malkonsentoj pri iuj gravaj demandoj, kiel ekzemple la Pariza Interkonsento pri Klimatŝanĝiĝo, kaj la irana nuklea interkonsento. Li aldonis, ke malgraŭ la malkonsentoj, la organizo devas persisti en la respondeco de komuna defendo.

Afgana prezidento Ashraf Ghani lunde vokis la internacian komunumon doni atenton al la sekeco en Afganio kaj liveri humanitaran helpon al la suferantoj.

Li faris la vokon en renkontiĝo kun reprezentantoj de internaciaj organizoj. Li diris, ke almenaŭ 16 el la 34 provincoj de la lando suferas la sekecon en malsamaj gradoj. La registaro jam asignis materialojn al regionoj trafitaj de la katastrofo, tamen tiuj materialoj ankoraŭ ne sufiĉas por mildigi la suferon de lokanoj.

Ghani dankis rilatajn internaciajn organizojn kaj almozdonajn instituciojn por iliaj helpoj al la afganaj suferantoj, kaj vokis ĉiujn flankojn labori kun la afgana registaro en humanitara agado por helpi la lokanojn venki malfacilojn.

Laŭ raporto de la UN, la longedaŭra sekeco influas almenaŭ 2 milionojn da homoj, kaj pli ol 600 vilaĝoj en la norda landparto alfrontas mankon de akvo. La tuta lando bezonas humanitaran helpon de almenaŭ 115 milionoj da usonaj dolaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin