Ĉinio bonvenigas diversajn landojn kunlabori en Ĉina Kosmostacio

(GMT+08:00) 2018-05-30 12:06:53     Redaktoro:Selena

Ĉinio lunde anoncis, ke ĉiuj membroj de la UN estas bonvenigataj al kunlaboro kun Ĉinio por kune utiligi la Ĉinan Kosmostacion.

Shi Zhongjun, ĉina ambasadoro al la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno, diris, ke la kosmostacio apartenas ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al la mondo.

La Ĉina Kosmostacio estos lanĉita probable en 2019 kaj ekfunkcios en 2022. Ĝi havos sufiĉan spacon por enteni tri astronaŭtojn samtempe.

La ambasadoro diris, ke kiel evoluanta lando Ĉinio estas preta por helpi al aliaj evoluantaj landoj disvolvi siajn spacialajn teknikojn kaj konstrui kosman kapablon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin