Oficialulo de UN urĝas ĉiujn frakciojn de Palestino kaj Israelon sin deteni

(GMT+08:00) 2018-05-30 14:02:31     Redaktoro:Yu

Nickolay Mladenov, speciala kunordiganto de la UN pri la paca procezo de Mez-Oriento, marde urĝis ĉiujn frakciojn de Palestino kaj Israelon sin deteni por eviti malboniĝon de la situacio.

Mladenov diris en deklaro, ke li estas tre maltrankvila pri sendistinga pafado de raketoj el Gazao al komunumoj en suda Israelo, dirante, ke la atakoj estas neakcepteblaj kaj subfosas seriozajn klopodojn de la internacia komunumo por plibonigo de la vivsituacio en Gazao. Li aldonis, ke ĉiuj partioj devas sin deteni de agoj, kiuj povas endanĝerigi la vivon de la palestina kaj israela popoloj.

La israela armeo diris en tiu tago, ke pli ol 20 obusoj trafis la regionon Eshkol, kaj la israela armeo interkaptis la plejparton de la obusoj. Poste la israela armeo lanĉis aeratakojn kontraŭ militaj instalaĵoj de palestinaj armitaj frakcioj en Gazao.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin