Ĉina ambasadoro al Pakistano informis lokan gazetaron pri pintkunveno de ŜKO

(GMT+08:00) 2018-05-30 14:03:50     Redaktoro:Yu

Ĉina ambasadoro al Pakistano, Yao Jing, marde kunvokis gazetaran konferencon por informi lokajn amaskomunikilojn pri preparo por la pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kiu okazos baldaŭ en la urbo Qingdao.

Yao diris, ke la pintkunveno estas la unua post la grandigo de la membraro de la organizo kaj ankaŭ la dua grava diplomatia aranĝo de Ĉinio en la kuranta jaro. Ĉina prezidanto Xi Jingping kaj gvidantoj de aliaj 7 membroŝtatoj kaj 4 observanto-ŝtatoj kaj estroj de internaciaj organizoj ĉeestos la kunvenon. Xi interŝanĝos kun ili opiniojn pri la nuna stato kaj perspektivo de la organizo, kunlaboro en diversaj kampoj, kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. La gvidantoj subskribos Deklaracion de Qingdao kaj aprobos pli ol dek dokumentojn pri kunlaboro en sekureco, ekonomio kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Yao diris ankaŭ, ke la ĉina flanko bonvenigas gvidanton de Pakistano ĉeesti la pintkunvenon, kaj volas plifortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Pakistano sub la kadro de la organizo por akceli disvolvadon de la organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin