Ĉinio vokas serĉi ekvilibran solvon al ukraina krizo

(GMT+08:00) 2018-05-30 18:06:29     Redaktoro:Yu

Ĉinio marde vokis serĉi ekvilibran solvon al la ukraina krizo per konsidero de la legitimaj zorgoj de ĉiuj partioj.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris al la Sekureca Konsilio, ke la demando de Ukrainio estas kompleksa kaj devas esti traktita per elradikigo de kaŭzoj. Ma diris, ke Ĉinio opinias, ke la traktado de la demando devas konsideri la legitimajn rajtojn kaj aspirojn de diversaj regionoj kaj etnaj grupoj en Ukrainio, kaj samtempe pritrakti la legitimajn zorgojn de ĉiuj rilataj partioj por ekvilibrigo. La partioj devas efektivigi la rezolucion 2202 de la Sekureca Konsilio, ĉesigi perforton, efektivigi la Minskajn Interkonsentojn kaj serĉi ampleksan, daŭran kaj ekvilibran solvon per dialogo kaj konsiliĝo. La internacia komunumo devas subteni diplomatiajn klopodojn de rilataj partioj. Diskutoj en la Sekureca Konsilio devas helpi mildigon de la situacio kaj solvadon de la demando. Li diris, ke Ĉinio atenteme observas la disvolviĝon de la situacio en orienta Ukrainio kaj estas maltrankvila pri la konfliktoj kaj civilaj viktimoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin