Novaĵoj (Majo 30)

(GMT+08:00) 2018-05-30 16:40:14     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia elsendo. Estas la 30a de majo merkrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi renkontiĝis kun brita princo Andrew; Ĉinio bonvenigas diversajn landojn partopreni en kunlaboro de la Ĉina Kosmostacio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde diris, ke Ĉinio persistos en vastigo de malfermo kaj intensigos internacian kunlaboron en novigado, kaj pli forta kunlaboro inter Ĉinio kaj Britio en scienca kaj teknika novigado helpas realigi reciprokan profiton kaj kungajnon kaj aldonos novajn enhavojn al la ora erao de ĉina-britaj rilatoj.

Xi faris la rimarkojn en renkontiĝo kun vizitanta brita princo Andrew Albert Christian Edward, la duko de Jorko, en la Granda Popola Halo en Pekino. Li diris, ke Ĉinio kaj Britio malfermis la oran eraon de siaj rilatoj, kiam li faris sukcesan viziton al Britio en 2015, kaj malgraŭ grandaj ŝanĝiĝoj de internacia situacio en la lastaj jaroj, ĉina-britaj rilatoj stabile disvolviĝis kaj duflanka kunlaboro estis daŭre antaŭenigita en diversaj kampoj. Li diris, ke la ĉina flanko volas labori kun la brita flanko por daŭrigi altnivelajn interŝanĝojn kaj instituciajn dialogojn kaj disvolvi duflankajn rilatojn en ĝusta direkto.

Andrew transdiris al Xi sincerajn salutojn de reĝino Elizabeth II. Li diris, ke Britio donas grandan atenton al la transiro de la ĉina ekonomio, de rapida kresko al bonkvalita disvolviĝo, kaj volas sin dediĉi plu al duflanka pragmata kunlaboro en scienco kaj tekniko, novigado kaj industrio, akceli reciprokan komprenon inter la du popoloj kaj puŝi la oran eraon de brita-ĉinaj rilatoj atingi pli grandan disvolviĝon.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun bolivia ministro pri eksterlandaj aferoj Fernando Huanacuni Mamani marde en Pekino.

Wang diris, ke Ĉinio volas subteni altnivelajn interŝanĝojn kun Bolivio por gvidi la disvolvadon de duflankaj rilatoj, grandigi praktikan kunlaboron sub la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj plifortigi kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj. Li diris, ke ĉina-latinamerika kunlaboro serĉas interkompletigon kaj atingi kungajnajn rezultojn, kiuj profitigas ambaŭ popolojn, kaj Ĉinio volas plu riĉigi la ĉina-latinamerikan ampleksan kunlaboran partnerecon.

Huanacuni laŭdis Ĉinion kiel gravan forton en konservado de paco kaj evoluo de la mondo, kaj diris, ke Bolivio dankas Ĉinion por ĝia longtempa helpo. Li diris, ke Bolivio pretas labori kun Ĉinio por akceli la konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj ampleksan kunlaboron inter Latin-Ameriko kaj Ĉinio.

Ĉina ambasadoro al Pakistano, Yao Jing, marde kunvokis gazetaran konferencon por informi lokajn amaskomunikilojn pri preparo por la pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kiu okazos baldaŭ en la urbo Qingdao.

Yao diris, ke la pintkunveno estas la unua post la grandigo de la membraro de la organizo kaj ankaŭ la dua grava diplomatia aranĝo de Ĉinio en la kuranta jaro. Ĉina prezidanto Xi Jingping kaj gvidantoj de aliaj 7 membroŝtatoj kaj 4 observanto-ŝtatoj kaj estroj de internaciaj organizoj ĉeestos la kunvenon. Xi interŝanĝos kun ili opiniojn pri la nuna stato kaj perspektivo de la organizo, kunlaboro en diversaj kampoj, kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. La gvidantoj subskribos Deklaracion de Qingdao kaj aprobos pli ol dek dokumentojn pri kunlaboro en sekureco, ekonomio kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Ĉinio lunde anoncis, ke ĉiuj membroj de la UN estas bonvenigataj al kunlaboro kun Ĉinio por kune utiligi la Ĉinan Kosmostacion.

Shi Zhongjun, ĉina ambasadoro al la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno, diris, ke la kosmostacio apartenas ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al la mondo. La Ĉina Kosmostacio estos lanĉita probable en 2019 kaj ekfunkcios en 2022. Ĝi havos sufiĉan spacon por enteni tri astronaŭtojn samtempe. La ambasadoro diris, ke kiel evoluanta lando Ĉinio estas preta por helpi al aliaj evoluantaj landoj disvolvi siajn spacialajn teknikojn kaj konstrui kosman kapablon.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko volas disvolvi strategian kaj longperiodan kunlaboron kun Rusio.

Estas raporto, ke rusa prezidento Vladimir Putin diris lastatempe, ke Ĉinio estas fidinda partnero de Rusio, kaj serio da gravaj decidoj adoptitaj en la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kreis pli favorajn kondiĉojn por profundigi rusa-ĉinajn rilatojn kaj faris la duflankajn rilatojn pli firmaj kaj fidindaj.

Responde al ĉi-rilata demando, Hua diris, ke la ĉina flanko tute konsentas pri lia pozitiva komento koncerna al la rilatoj inter la du landoj kaj firme kredas, ke sub lia gvidado Rusio fariĝos pli prospera kaj forta.

La ĉina Ministerio pri Komerco diris marde, ke la usona deklaro agas kontraŭ la konsentoj, kiujn ambaŭ flankoj antaŭe atingis en Vaŝingtono. Ĝi diris, ke la taktika deklaro de la Blanka Domo estas neatendita kaj antaŭvidebla.

La ministerio diris en deklaro, ke malgraŭ iu ajn rimedo prenita de Usono, Ĉinio estas memfida kaj havas kapablon kaj sperton por protekti la interesojn de la ĉina popolo kaj la kernajn interesojn de la lando. Ĉinio urĝis Usonon agi konforme al la spirito de la lastatempa duflanka deklaro.

Usona prezidento Donald Trump diris marde, ke Kim Yong Chol, vicprezidanto de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio estas survoje al Nov-Jorko por konsiliĝo kun la usona flanko pri la planita kunveno de gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Trump skribis en la socia komunikilo Twitter, ke Usono jam formis teamon por la pintkunveno, Usono kaj la KDPR okazigas intertraktadojn pri la pintkunveno inter li kaj la plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un.

Trump diris dimanĉe, ke la usona teamo jam atingis Pjongjangon por preparo pri la pintkunveno. Usono, la KDPR kaj Sud-Koreio sinsekve esprimis la esperon, ke la pintkunveno povos okazi en la 12a de junio en Singapuro.

Nickolay Mladenov, speciala kunordiganto de la UN pri la paca procezo de Mez-Oriento, marde urĝis ĉiujn frakciojn de Palestino kaj Israelo sin deteni por eviti malboniĝon de la situacio.

Mladenov diris en deklaro, ke li estas tre maltrankvila pri sendistinga pafado de raketoj el Gazao al komunumoj en suda Israelo, dirante, ke la atakoj estas neakcepteblaj kaj subfosas seriozajn klopodojn de la internacia komunumo por plibonigo de la vivsituacio en Gazao. Li aldonis, ke ĉiuj partioj devas sin deteni de agoj, kiuj povas endanĝerigi la vivon de la palestina kaj israela popoloj.

La israela armeo diris en tiu tago, ke pli ol 20 obusoj trafis la regionon Eshkol, kaj la israela armeo interkaptis la plejparton de la obusoj. Poste la israela armeo lanĉis aeratakojn kontraŭ militaj instalaĵoj de palestinaj armitaj frakcioj en Gazao.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin