Artfestivalo de ŜKO malfermiĝis en Pekino

(GMT+08:00) 2018-05-31 12:02:21     Redaktoro:Yu

La artfestivalo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) malfermiĝis merkrede en Pekino.

La malferma ceremonio de la festivalo, gastigita de la ĉina Ministerio pri Kulturo kaj Turismo, okazigis koncerton de popola muziko en Poly-Teatro de Pekino. Luo Shugang, ĉina ministro pri kulturo kaj turismo, diris en la malferma ceremonio, ke la festivalo ebligas al diversaj landoj montri siajn proprajn kulturojn, akceli la tradician amikecon kaj plifortigi interpopolajn interŝanĝojn.

Krom la koncerto, kiu inkludis prezentadojn de popolaj orkestroj el Ĉinio, Kirgizio, Rusio kaj Uzbekio, okazos ankaŭ popola dancado vendrede en Pekino. La festivalo daŭras ĝis vendredo, kun multaj aliaj aranĝoj, inkluzive de artaj interŝanĝoj kaj fotoekspozicio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin