Japana-usona pintkunveno okazos 7an de junio en Blanka Domo

(GMT+08:00) 2018-05-31 12:03:58     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Blanka Domo, Sarah Sanders, anoncis marde, ke usona prezidento Donald Trump kaj japana ĉefministro Shinzo Abe okazigos pintkunvenon en la Blanka Domo en la 7a de junio. Ankaŭ japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono anoncis merkrede, ke la japana flanko faras preparon por la japana-usona pintkunveno, kiu okazos en Vaŝingtono en la 7a de junio.

Analizantoj opiniis, ke la rekta intertraktado inter usona prezidento kaj japana ĉefministro post la granda sanĝiĝo de la situacio en la Korea Duoninsulo celas montri la firmecon de la usona-japana alianco. La du gvidantoj interŝanĝos opiniojn kaj akordigos starpunktojn por instigi la Korean Demokratian Popolan Respublikon rezigni disvolvadon de nukleaj armiloj kaj misiloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin