Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj vizitos KDPR

(GMT+08:00) 2018-05-31 12:05:33     Redaktoro:Yu

La retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis avizon, anoncante, ke ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov ĵaŭde faros oficialan viziton al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR). La plej altaj diplomatoj de la du landoj diskutos pri duflankaj rilatoj kaj interŝanĝos opiniojn pri la situacio en la Korea Duoninsulo kaj aliaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

Lavrov diris tiutage en internacia forumo en Moskvo, ke ultimato kaj forta premado, prenitaj por traktado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, estas destinitaj al malsukceso. Rusio subtenas la ŝanĝiĝojn de rilatoj inter Usono kaj la KDPR, kaj esperas, ke la planita intertraktado inter Usono kaj la KDPR estos finita ne en la maniero de ultimato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin