Fokusoj de la Semajno (Jun. 01)

(GMT+08:00) 2018-06-01 09:57:12     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Sabate, la 26an de majo, Ĉinio kaj Burkino anoncis la restarigon de diplomatiaj rilatoj en komuna komunikaĵo subskribita de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj burkina ministro pri eksterlandaj aferoj Alpha Barry en Pekino.

La komunikaĵo diris, ke la restarigo de la rilatoj konformiĝas al la interesoj kaj deziroj de la popoloj en la du landoj. La du registaroj konsentas disvolvi amikajn rilatojn bazitajn sur la principoj de reciproka respekto de suvereneco kaj teritoria integreco, ne-agreso, reciproka ne-interveno en internajn aferojn, egaleco, reciproka profito kaj paca kunekzisto.

La burkina registaro agnoskas, ke estas nur unu Ĉinio en la mondo, ke la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la sola leĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj ke Tajvano estas integra parto de la ĉina teritorio. La burkina registaro promesas, ke ĝi havos nek oficialajn rilatojn nek oficialajn interŝanĝojn kun Tajvano.

Ĉinio dimanĉe esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ entrudiĝo de du usonaj militŝipoj en la ĉinajn teritoriajn akvojn de la insuloj Xisha.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en deklaro publikigita dimanĉe nokte, ke la usonaj militŝipoj entrudiĝis en la ĉinajn teritoriajn akvojn proksimajn al la insuloj Xisha dimanĉe sen permeso de la ĉina registaro, kaj la ĉina mararmeo identigis la usonajn militŝipojn, avertis kaj forpelis ilin.

Lu diris, ke la insuloj Xisha estas la propra teritorio de Ĉinio, kaj laŭ la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri la Teritoria Maro kaj la Apuda Zono, la ĉina registaro proklamis la bazlinion de la teritoria maro de la insuloj Xisha en 1996. La rilata ĉina leĝo havas eksplicitajn kondiĉojn pri eniro de fremdlandaj militŝipoj en la teritorian maron de Ĉinio.

La usona flanko refoje sendis militŝipojn entrudiĝi en la ĉinajn teritoriajn akvojn de la insuloj Xisha, kio malobservis la ĉinajn kaj rilatajn internaciajn leĝojn, grave atencis la ĉinan suverenecon, rompis pacon, sekurecon kaj bonan ordon de la rilataj akvoj.

Lu diris, ke la ĉina flanko forte urĝas la usonan flankon tuj halltigi tiajn provokajn agojn, kiuj malobservas la ĉinan suverenecon kaj minacas la sekurecon de Ĉinio. La ĉina flanko prenos ĉiujn necesajn rimedojn por protekti siajn suverenecon kaj sekurecon.

Ĉinio marde alvokis serĉi ekvilibran solvon al la ukraina krizo per konsidero de la legitimaj zorgoj de ĉiuj partioj.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris al la Sekureca Konsilio, ke la demando de Ukrainio estas kompleksa kaj devas esti traktita per elradikigo de kaŭzoj. Ma diris, ke Ĉinio opinias, ke la traktado de la demando devas konsideri la legitimajn rajtojn kaj aspirojn de diversaj regionoj kaj etnaj grupoj en Ukrainio, kaj samtempe pritrakti la legitimajn zorgojn de ĉiuj rilataj partioj por ekvilibrigo. La partioj devas efektivigi la rezolucion 2202 de la Sekureca Konsilio, ĉesigi perforton, efektivigi la Minskajn Interkonsentojn kaj serĉi ampleksan, daŭrpovan kaj ekvilibran solvon per dialogo kaj konsiliĝo. La internacia komunumo devas subteni diplomatiajn klopodojn de rilataj partioj. Diskutoj en la Sekureca Konsilio devas helpi mildigon de la situacio kaj solvadon de la demando. Li diris, ke Ĉinio atenteme observas disvolviĝon de la situacio en orienta Ukrainio kaj estas maltrankvila pri la konfliktoj kaj civilaj viktimoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin