Ekonomia kunlaboro de ŜKO faris rimarkindan progreson

(GMT+08:00) 2018-05-31 18:26:37     Redaktoro:Yu

Ĉina oficialulo diris ĵaŭde, ke ekonomia kunlaboro inter la membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) estis fruktodona en la pasintaj 17 jaroj post la starigo de la organizo, kun rimarkinda progreso en komerco, investado kaj interligaj projektoj.

Gao Feng, proparolanto de la Ministerio pri Komerco, diris en gazetara konferenco, ke en la unua trimestro de 2018, komerca kvanto inter Ĉinio kaj aliaj membroŝtatoj de la ŜKO kreskis per 20,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

En 2017, la komerco inter Ĉinio kaj aliaj membroŝtatoj de la organizo kalkuliĝis al 217,6 miliardoj da usonaj dolaroj. Li diris, ke la komerca strukturo pliboniĝis, kun mekanikaj ekipaĵoj kaj mekanikaj kaj elektraj produktoj okupantaj pli grandan parton.

Gao diris, ke la ĉina investo al aliaj membroŝtatoj de la ŜKO atingis 84 miliardojn da dolaroj ĝis la fino de marto de la kuranta jaro, kaj multaj grandaj prienergiaj, minekspluataj kaj industriaj projektoj progresis glate.

Kun la subskribo de interkonsento de la ŜKO pri faciligo de internacia transportado kaj infrastruktura reto kovranta vojojn, fervojojn, energion kaj telekomunikadon, la membroj de la organizo havas pli fortajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin