Xi esprimis bondezirojn antaŭ Internacia Infana Tago

(GMT+08:00) 2018-05-31 20:05:25     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping merkrede deziris al ĉinaj infanoj feliĉan Internacian Infanan Tagon en letero al iuj lernantoj de elementa lernejo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke li esperas, ke la lernantoj pli multe sciiĝos pri la historio de la ĉina revolucio, disvolviĝo kaj reformo, sekvos la ekzemplon de herooj, dediĉos sian pasion al la partio, la patrujo kaj la popolo, kaj daŭrigos la bonajn tradiciojn.

Li diris, ke li atendas, ke la lernantoj estu dankemaj pri sia feliĉa vivo, bone uzu sian tempon, kaj lernu diligente por kontribui al la nacio, la popolo kaj la socio en la estonteco.

La letero de Xi estis respondo al la lastatempa letero el 51 lernantoj de elementa lernejo en la komunumo Zhaojin en la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi, kiun Xi vizitis en februaro 2015. La urbeto estis iam revolucia bazo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin