Ĉina kaj Germana ministroj pri eksterlandaj aferoj konsentis defendi liberan komercon

(GMT+08:00) 2018-06-01 18:33:24     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en Berlino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj interparolis kun sia germana paralelulo Heiko Maas, kaj ambaŭ konsentis kune defendi liberan komercon kaj multflankecon.

Wang diris, ke Ĉinio prioritatigas ĉina-germanajn rilatojn en siaj rilatoj kun Eŭropo. De post kiam duflankaj rilatoj estis plialtigitaj al ampleksa strategia partnereco, rilatoj inter la du landoj eniris novan fazon de rapida disvolviĝo.

Dum la vizito de germana ĉefministro Angela Merkel al Ĉinio en la lasta semajno, la gvidantoj de la du landoj konsentis, ke Ĉinio kaj Germanio devas starigi ekzemplon de kungajna kunlaboro, gvidi plibonigon de ĉina-eŭropaj rilatoj, antaŭenigi novan tipon de internaciaj rilatoj kaj transpaŝi ideologiajn diferencojn. Ĉinio bonvenigas Germanion partopreni en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiu okazos en novembro, kaj volas profundigi kunlaboron kun Germanio en konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo.

Maas diris, ke gvidantoj de la du landoj atingis gravan konsenton pri plifortigo de duflanka ampleksa strategia partnereco, kaj Germanio pretas fortigi altnivelajn interŝanĝojn kaj strategian kunordigon kun Ĉinio. Maas aldonis, ke Germanio kaj Ĉinio estas ambaŭ gravaj komercaj landoj kaj gravaj komercaj partneroj inter si. La du flankoj devas kune protekti la liberkomercan sistemon kaj oponi komercan protektismon por defendi siajn komunajn interesojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin