Novaĵoj (Junio 01)

(GMT+08:00) 2018-06-01 17:20:37     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de junio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi esprimis bondezirojn antaŭ Internacia Infana Tago; Kim Jong Un esprimis firman volon de la KDPR por sennukleigo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping merkrede deziris al ĉinaj infanoj feliĉan Internacian Infanan Tagon en letero al iuj lernantoj de elementa lernejo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke li esperas, ke la lernantoj pli multe sciiĝos pri la historio de la ĉina revolucio, disvolviĝo kaj reformo, sekvos la ekzemplon de herooj, dediĉos sian pasion al la partio, la patrujo kaj la popolo, kaj daŭrigos la bonajn tradiciojn. Li diris, ke li atendas, ke la lernantoj estu dankemaj pri sia feliĉa vivo, bone uzu sian tempon, kaj lernu diligente por kontribui al la nacio, la popolo kaj la socio en la estonteco.

La letero de Xi estis respondo al la lastatempa letero el 51 lernantoj de elementa lernejo en la komunumo Zhaojin en la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi, kiun Xi vizitis en februaro 2015. La urbeto estis iam revolucia bazo.

Prezidanto Xi diris vendrede, ke la amaskomunikila pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo ludos pozitivan rolon por fortigi la organizon. Xi faris la rimarkojn en sia gratula letero sendita al la pintkunveno. Li sincere bonvenigis amikojn el amaskomunikiloj de diversaj landoj. La unua amaskomunikila pintkunveno de la ŜKO okazis vendrede en Pekino.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde renkontiĝis kun laosa prezidanto Bounnhang Vorachit, vokante starigi pli proksiman kunlaboron kun la najbara lando en ŝlosilaj kampoj, inkluzive de trafika infrastrukturo, agrikulturo, edukado kaj turismo.

Li diris, ke Ĉinio kaj Laoso estas amikaj najbaroj, kaj la fruktodona interparolado okazigita merkrede inter la gvidantoj de la du landoj levis duflankajn rilatojn al nova nivelo. Ĉinio volas cementi la longtempan amikecon inter la du politikaj partioj kaj landoj kaj konstrui la ĉina-laosan komunumon de komuna estonteco surbaze de reciprokaj respekto kaj subteno. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Laoso por intensigi kunlaboron en ŝlosilaj kampoj, inkluzive de trafika infrastrukturo, agrikulturo, edukado kaj turismo, esperante plifortigi la ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro sur multaj kampoj kaj niveloj. Li diris, ke Ĉinio subtenas siajn entreprenojn kun reputacio kaj la kapablo investi en Laoso por realigi kungajnan kunlaboron.

Bounnhang, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio, alte taksis la atingojn de Ĉinio kaj ĝian longtempan subtenon al Laoso. Bounnhang aldonis, ke kiel ampleksa strategia partnero de Ĉinio, Laoso volas plu antaŭenigi reciprokprofitan kunlaboron kun Ĉinio en infrastrukturo, agrikulturo, edukado kaj medicina servo kaj plifortigi interpopolajn interŝanĝojn por antaŭenigi duflankajn rilatojn.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis vendrede, ke Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), diris, ke la volo de la KDPR por sennukleigo de la Korea Duoninsulo estas senŝanĝa, konstanta kaj fiksa.

Kim esprimis la vidpunkton ĵaŭde, kiam li renkontiĝis kun vizitanta rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov.

Kim diris ankaŭ, ke li esperas, ke rilatoj inter la KDPR kaj Usono kaj la demando pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo estos traktitaj laŭgrade per solvo plenumanta interesojn de ambaŭ flankoj laŭ nova metodo en nova epoko kaj sub nova situacio. Li diris, ke la solvado de la demandoj progresos per efika kaj konstruema dialogo kaj intertraktado.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris, ke dum la renkontiĝo Lavrov transdonis al Kim personan leteron de rusa prezidento Vladimir Putin. En la konversacio estis interŝanĝitaj la opinioj de la plej altaj gvidantoj de la KDPR kaj Rusio pri la tendenco de la situacio kaj perspektivo de la Korea Duoninsulo kaj la regiono, la lastatempa fokusiĝo de la mondo. Krome, Ili ankaŭ diskutis pri plua disvolvado de duflankaj rilatoj kaj pli strikta politika kaj ekonomia kunlaboro.

La sud-korea Ministerio pri Reunuigo diris, ke altrangaj oficialuloj de Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respublik (KDPR) komencis intertraktadon vendrede en la landlima vilaĝo de Panmunjom.

La altnivela dialogo ekis je ĉirkaŭ la 10a horo matene laŭ loka tempo en la Paca Domo, sud-korea konstruaĵo en Panmunjom.

Sud-korea ministro pri reunuigo Cho Myoung-gyon estras la 5-membran delegacion konsistantan el oficialuloj respondaj pri fervojo, sporto kaj interkorea kunlaboro. La delegacio de la KDPR estas gvidata de Ri Son Gwon, prezidanto de la Komitato por Paca Reunuigo de la Patrujo.

Antaŭ ol iri al Panmunjom, Cho diris al lokaj raportistoj, ke li klopodos diskuti kun la nord-korea flanko pri la efektivigo de konsentoj atingitaj de la gvidantoj de la du flankoj kaj pri kreado de pozitivaj kondiĉoj por la pintkunveno inter la KDPR kaj Usono.

Speciala sendito de Ĉinio pri la demando de Mez-Oriento, Gong Xiaosheng, diris ĵaŭde, ke Palestino kaj Israelo devas tuj haltigi sangan konflikton, kaj ke la sola vojo al solvado de la Palestina-israela demando estas intertraktado kaj dialogo.

Gong faris la rimarkojn en gazetara konferenco en Kairo. Lia vojaĝo por vizito al Palestino, Israelo kaj Egiptio celas interŝanĝi opiniojn kun tiuj landoj pri la streĉeco inter Palestino kaj Israelo kaj aliaj tiaj demandoj de Mez-Oriento. Ĉiuj rilataj partioj esprimis bonvenon al la klopodoj ĵus faritaj de Ĉinio por la paca procezo de Mez-Oriento.

Gong diris, ke Ĉinio estas tre maltrankvila pri la severa situacio en Palestino kaj donas grandan atenton al disvolviĝo de la situacio. Li akcentis, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke la palestina-israela konflikto devas esti traktita per paca intertraktado, kaj ĝi volas ludi pli grandan kaj pli pozitivan rolon en la paca procezo de Mez-Oriento por mildigi kaj stabiligi la situacion.

La Internacia Mona Fonduso (IMF) ĵaŭde urĝis ĉiujn landojn konstrueme kunlabori por solvi komercajn malkonsentojn, post kiam Usono decidis altrudi tarifojn al ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj importitaj el la Eŭropa Unio (EU), Kanado kaj Meksiko.

Gerry Rice, direktoro pri komunikado kaj proparolanto de la IMF, diris en deklaro, ke estas malfeliĉe, ke komerca streĉo leviĝas en la momento, kiam la tutmonda reprosperigo estas subtenata de komerco. Li diris, "Ĉiuj estas malgajnaj en longa komerca milito, ni instigas la landojn kunlabori konstrueme por redukti komercajn barojn kaj solvi komercajn malkonsentojn sen uzo de esceptaj rimedoj."

Ankaŭ Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la IMF, avertis, ke la plej malriĉaj homoj suferos plej multe, se komerco estos grave disrompita.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin