Sud-Koreio kaj KDPR akordiĝis pri efektivgo de Deklaracio de Panmunjom

(GMT+08:00) 2018-06-02 12:44:32     Redaktoro:Yu

Altrangaj oficialuloj de Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respublik (KDPR) okazigis intertraktadon vendrede en la Paca Domo en la sud-korea flanko de la landlima vilaĝo Panmunjom.

Laŭ komunikaĵo publikigita post la intertraktado, la du flankoj konsentis okazigi general-nivelan militan intertraktadon en la 14a de junio en la nord-korea flanko en Panmunjom por mildigi la militan streĉecon, kaj la du flankoj diskutos pri intertraktado inter la du defendaj ministroj. Ankaŭ sportaj departementoj de la du flankoj okazigos intertraktadon en la 18a de junio en la sud-korea flanko de Panmunjom por diskuti pri komuna delagacio al la Azia Sportkonkurso 2018 kaj okazigo de norda-suda basketbalkonkurso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin