Ŝangrila Dialogo malfermiĝis en Singapuro

(GMT+08:00) 2018-06-02 13:31:41     Redaktoro:Yu

La 17a Ŝangrila Dialogo malfermiĝis vendrede en Singapuro. Defendaj ministroj, fakuloj pri sekureco kaj diplomatoj diskutos pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, antiterorisma kaj sekureca kunlaboro, kaj aliaj temoj en la dialogo.

La ĉina delegacio al la dialogo estas gvidata de He Lei, vicprezidanto de la Akademio de Milita Scienco de la Ĉina Popola Liberiga Armeo.

Hinda ĉefministro Narendra Modi diris en sia tonika parolado en la malferma kunveno, ke ĉi tio estas la mondo de interdependaj fortunoj kaj malsukcesoj, kaj neniu nacio povas formi kaj sekurigi ĝin per si mem. Tio estas mondo, kiu alvokas nin superponti malkonsentojn kaj konkurencon por labori kune. Parolante pri la rilatoj inter Hindio kaj Ĉinio, Modi diris, ke la du landoj montris maturecon kaj saĝecon en traktado de demandoj kaj certigo de paca landlimo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin