Ĉina delegito klarigis starpunkton de Ĉinio pri palestina demando

(GMT+08:00) 2018-06-02 16:40:28     Redaktoro:Yu

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj Ma Zhaoxu vendrede klarigis la starpunkton de Pekino pri la de Kuvajto skizita rezolucio de la Sekureca Konsilio pri protekto de palestinanoj.

Ma diris post voĉdono, ke Ĉinio voĉdonis por la projekto de rezolucio, kiu reflektas la lokan situacion kaj helpas protekti palestinajn civilulojn kaj kvietigi streĉon.

La projekto gajnis la subtenon de 10 el la 15 membroj de la Sekureca Konsilio, sed estis vetoita de Usono, konstanta membro de la konsilio.

Ma diris, ke Ĉinio estas maltrankvila pri la lastatempaj perfortaj konfliktoj en Gazao, kiuj mortigis kaj vundis multajn homojn. Li diris, ke Ĉinio oponas ajnan perforton kontraŭ civiluloj kaj vokas al Israelo kaj Palestino, precipe al Israelo, sin deteni kaj klopodi por mildigi la streĉon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin