Sirio urĝas Usonon sin retiri el regiono al-Tanf

(GMT+08:00) 2018-06-03 13:24:56     Redaktoro:Yu

Siria ministro pri eksterlandaj aferoj Walid Muallem diris sabate en gazetara konferenco, ke Usono devas sin retiri el la regiono al-Tanf, suda Sirio.

Muallem diris, ke la milita ekzisto de Usono en Sirio estas kontraŭleĝa, kaj Usono devas retiri sin el al-Tanf kaj aliaj terenoj de Sirio. Li diris, ke malsame ol Usono, Francio kaj Turkio, kiuj sendis trupojn al Sirio sen permeso de la siria registaro, la ekzisto de Irano en Sirio estas petita de la siria registaro. Li aldonis, ke en Sirio estas neniu milita ekzisto de Irano, sed estas nur ĝiaj militaj konsilistoj, kiuj helpas la sirian armeon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin