Ĉinio subtenas KDPR kaj Usonon antaŭenigi preparon por pintkunveno

(GMT+08:00) 2018-06-03 14:05:15     Redaktoro:Yu

Ĉinio sabate esprimis la esperon kaj subtenon al klopodoj, kiujn faras la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Usono por renkonti unu la alian duonvoje.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke la ĉina flanko esperas kaj subtenas, ke la KDPR kaj Usono antaŭenpuŝu preparojn por sia baldaŭa pintkunveno.

Usona prezidento Donald Trump diris vendrede, ke li renkontiĝos kun la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un en la 12a de junio en Singapuro laŭ originala plano.

Hua diris, ke la KDPR kaj Usono ĵus faris pozitivan progreson pri la pintkunveno, gravan paŝon por politike solvi la demandon de la Korea Duoninsulo, kaj ke la ĉina flanko ĝojas pri tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin