Ĉinio publikigis deklaron pri ĉina-usona komerca intertraktado

(GMT+08:00) 2018-06-03 15:47:31     Redaktoro:Yu

Deklaro publikigita de la ĉina flanko diris, ke ĉina kaj usona teamoj, gvidataj de ĉina vicĉefministro Liu He kaj usona ministro pri komerco Wilbur Ross, okazigis ekonomian kaj komercan konsiliĝon de la 2a ĝis la 3a de junio en Pekino.

La deklaro diris, ke por efektivigi la konsenton atingitan en Vaŝingtono, la du flankoj havis bonan komunikadon en diversaj kampoj, kiel ekzemple agrikulturo kaj energio, kaj faris pozitivan kaj konkretan progreson, kaj rilataj detaloj restas konfirmotaj de ambaŭ flankoj.

Liu estas ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉina kaj estro de la ĉina flanko por ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin