Ŝlosilo por efektivigo de konsento inter Ĉinio kaj Usono estas iri vizaĝ-al-vizaĝe

(GMT+08:00) 2018-06-03 16:11:28     Redaktoro:Yu

De la 2a ĝis la 3a de junio en la Ŝtata Gastejo Diaoyutai en Pekino, la ĉina teamo estrata de Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro kaj estro de la ĉina flanko por ĉina-usona ekonomia dialogo, konsiliĝis kun la usona teamo gvidata de ministro pri komerco Wilbur Ross rilate al ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj demandoj. Laŭ deklaro publikigita de Ĉinio, la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri efektivigo de la konsento lastatempe agingita de la du flankoj en Vaŝingtono kaj pri kunlaboro en agrikulturo, energio kaj aliaj kampoj kaj faris pozitivan kaj konkretan progreson. La detaloj restas konfirmotaj de la du flankoj.

Usona ministro pri komerco Ross diris al raportistoj, ke la intertraktado kun Ĉinio estis amika kaj malkaŝa kaj tuŝis kategoriojn de iuj produktoj. La usona teamo raportos al prezidento Donald Trump pri rezultoj de la konsiliĝo

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin