Grandigo de enlanda postulado estas nacia strategio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-06-03 18:17:13     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Usono okazigis ekonomian kaj komercan konsiliĝon de la 2a ĝis la 3a de junio en Pekino kaj atingis certajn rezultojn. La Ekonomia Ĵurnalo kaj Tutmonda Epoko de Ĉinio publikigis komentojn, dirante, ke reformo kaj malfermo, kaj grandigo de enlanda postulado estas nacia strategio de Ĉinio, kaj tiu ĉi "ĉina ritmo" ne ŝanĝiĝos. La komentoj opiniis, ke la du flankoj devas klopodi por turni la rezultojn en kukon, kaj la usona flanko ne devas havi nerealan idon.

La artikolo de la Ekonomia Ĵurnalo diris, ke la ritmo de la reformo kaj malfermo de Ĉinio ne povas esti ŝanĝita. Unue, profundigo de la reformo kaj malfermo estas neevitebla elekto konforma al disvolvado de Ĉinio. Importitaĵ voroj estas gravaj suplementoj por la ĉina merkato, ĉar la ĉinaj konsumantoj montras fortan postuladon pri importitaĵoj. Due, profundigo de la reformo kaj malfermo estas enkorpiĝo de la evoluiga koncepto "reciproka profito kaj kungajno", kiun Ĉinio delonge rekomendas. Krome, konsideri la "ĉinan ritmon" okaze de la ĉina-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo povas pli klare vidi la decidon kaj fidon de Ĉinio pri pli altnivela malfermo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin