Fermiĝis 17a Ŝangrila Dialogo

(GMT+08:00) 2018-06-04 10:26:21     Redaktoro:Selena
La 17a Ŝangrila Dialogo fermiĝis dimanĉe en Singapuro. La ĉina delegacio, gvidata de He Lei, vicprezidanto de la Akademio de Milita Scienco de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, partoprenis en ĉiuj aktivecoj de la dialogo. He montris en parolado, ke Ĉinio rekomendas la komunan, ampleksan, kunlaboran kaj daŭrigeblan sekurecan koncepton, proponas konstrui novtipajn internaciajn rilatojn kun kunlaboro kaj kungajno kiel la kerno, antaŭenigas dialogon kaj partnerecon anstataŭ konflikton kaj aliancon kaj laŭiras la vojon de azipacifika sekureco por realigi komunan konstruon, kundividon kaj kungajnon.

La situacio de la Korea Duoninsulo estis atentata dum la dialogo. Defendaj ministroj kaj altrangaj militaj personoj el multaj landoj sinsekve parolis pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo kaj subtenis la renkontiĝon inter gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin