Stabileco de Suda Ĉina Maro konformiĝas al interesoj de ĉiuj rilataj partioj

(GMT+08:00) 2018-06-04 10:35:00     Redaktoro:Selena

Ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo Rashid Alimov dimanĉe diris en Pekino, ke danke al la komunaj klopodoj de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la situacio de la Suda Ĉina Maro estas iom post iom plibonigita, kaj tio konformiĝas al interesoj de ĉiuj rilataj partioj.

Alimov diris en intervjuo kun raportistoj, ke Ĉinio kaj membroj de la asocio subtenas striktajn kontaktojn, plene kaj efike efektivigas la Deklaracion pri Konduto de la Partioj en la Suda Ĉina Maro, plifortigas konfidon kaj kunlaboron pri maraj aferoj kaj aktive antaŭenpuŝas konsiliĝon pri la Kodo de Kondukto en la Suda Ĉina Maro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin