Sun Chunlan intervidiĝis kun prezidanto de IOK

(GMT+08:00) 2018-06-04 21:05:15     Redaktoro:Xiong

La 4an de junio la ĉina vicĉefministro Sun Chunlan intervidiĝis kun Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), kaj lia sekvantaro, en la pavilono Ziguangge en Zhongnanhai.

Sun Chunlan diris, ke Ĉinio donas grandan atenton al la prepara laboro por la Vintraj Olimpikoj en Pekino, komplekte plenumas la olimpikan koncepton pri verdo, divido, malfermo kaj honesteco, rapidigas la konstruadon de sportejoj kaj instalaĵoj, plifortigas organizadon kaj servadon, kaj faras klopodadon, por ke la Vintraj Olimpikoj en Pekino estu sublima, superba kaj transcenda.

Bach donis altan takson al la prepara laboro kaj dankis, ke Ĉinio faris kontribuon al la movado de Olimpikoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin