Defenda ministro: Usono ne povos retiri trupojn el Korea Duoninsulo en proksima estonteco

(GMT+08:00) 2018-06-04 13:29:22     Redaktoro:Yu

Usona ministro pri defendo James Mattis diris al raportistoj dimanĉe en aviadilo de revena vojaĝo el Singapuro, ke Usono ne povos retiri trupojn el la Korea Duoninsulo en la proksima estonteco.

Laŭ registro de liaj interparoloj kun raportistoj, kiun liveris Pentagono, li diris, ke la retiro ne estas temo de ilia diskuto, kaj eble post kvin aŭ dek jaroj Usono kaj Sud-Koreio reekzamenos la demandon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin