Israela ĉefministro vizitos Eŭropon por "malhelpi iranan nuklean planon"

(GMT+08:00) 2018-06-04 13:30:15     Redaktoro:Yu

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris dimanĉe en kunveno de la kabineto, ke li baldaŭ vizitos Eŭropon kaj diskutos kun gvidantoj de Germanio, Francio kaj Britio kiel "malhelpi la iranan nuklean planon".

Netanyahu diris, ke li komencos la viziton al Eŭropo lunde kaj renkontiĝos kun germana ĉefministro Angela Merkel, franca prezidento Emmanuel Macron kaj brita ĉefministro Theresa May aparte, por diskuti pri la situacio en Mez-Oriento, precipe pri la irana demando. Li diris, ke Israelo ripetos al la tri landoj, ke ĝi neniel permesos al Irano posedi nukleajn armilojn. Li aldonis, ke ankaŭ malhelpo al la ekspansio de Irano en Mez-Oriento, precipe en sirio, estos unu el gravaj enhavoj de liaj interparoladoj kun gvidantoj de la tri landoj, kaj ke Israelo batos plu la militan ekziston de Irano en Sirio.

Siria ministro pri eksterlandaj aferoj Walid Muallem diris sabate, ke en Sirio estas neniu milita ekzisto de Irano, sed nur ĝiaj militaj konsilistoj, kiuj helpas la sirian armeon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin