Vizito de rusa prezidento havas gravan signifon

(GMT+08:00) 2018-06-04 13:31:11     Redaktoro:Yu

La plej alta ĉina diplomato Wang Yi diris dimanĉe, ke la baldaŭa ŝtata vizito de rusa prezidento Vladimir Putin estas tre grava por plani pluan disvolvadon de la ĉina-rusaj rilatoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov flanke de la Oficiala Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de BRICS-landoj.

Wang diris, ke prezidento Putin faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 8a ĝis la 10a de junio kaj ĉeestos la Pintkunvenon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao. Tio estos la unua vizito de Putin al Ĉinio en la nova prezidenta oficperiodo, kaj estos ankaŭ la unua fojo, ke prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Putin renkontiĝos en ĉi tiu jaro, kio estos tre grava por plani la disvolvadon de ĉina-rusaj rilatoj en la venonta fazo. Wang diris, ke Ĉinio volas plifortigi kunordigon kun la rusa flanko por certigi, ke la vizito estos sukcesa kaj fruktodona kaj injektos fortan impulson en la disvolvadon de duflankaj rilatoj.

Lavrov diris, ke Rusio donas grandan gravecon al la baldaŭa ŝtata vizito de prezidento Putin al Ĉinio. Rusio estas kontenta pri la progreso en preparo por la vizito kaj volas fari klopodojn kun Ĉinio por certigi, ke la vizito atingos siajn atenditajn celojn.

Dum la interparolado, la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris ankaŭ, ke fronte al la ŝanĝema internacia situacio, plena de necertecoj, Ĉinio kaj Rusio, kiel ampleksaj strategiaj partneroj de kunordigo, devas plifortigi la kunordigon kaj kunlaboron por subteni la fundamentajn principojn de internaciaj rilatoj, defendi internaciajn egalecon kaj justecon kaj protekti la ĝeneralajn interesojn de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj.

Lavrov diris, ke Rusio tute konsentas kun Ĉinio pri ĝiaj pensoj koncernaj al la nuna internacia situacio kaj volas plifortigi kunordigon kun Ĉinio en multflankaj mekanismoj, kiel ekzemple la ŜKO, kunlaboro de BRICS-landoj, la Grupo 20 kaj la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin