Ĉinio bedaŭras apelacion de EU al MOK

(GMT+08:00) 2018-06-04 14:42:31     Redaktoro:Yu

Estro de la departemento pri reguloj de la ĉina Ministerio de Komerco dimanĉe faris paroladon rilate al apaleacio de la Eŭropa Unio pri rimedoj prenitaj de Ĉinio por teknologia cedo al la Monda Organizo pri Komerco, asertante, ke Ĉinio konvene traktos la disputon laŭ rilataj proceduroj de la organizo.

La 1an de junio, la EU postulis konsiliĝon kun Ĉinio sub la disput-trakta mekanismo de la Monda organizo pri Komerco, komencante la procezon de traktado. La EU opiniis, ke la rimedoj prenitaj de Ĉinio por teknologia cedo ne konformas al la Interkonsento pri Komerce Rilataj Rajtoj de Intelekta Proprieto kaj aliaj koncernaj reguloj de la Monda Organizo pri Komerco.

La oficialulo diris, ke la ĉina registaro ĉiam donas grandan gravecon al protekto de rajtoj de intelekta proprieto kaj prenis multajn fortajn rimedojn por protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de enlandaj kaj fremdlandaj posedantoj de rajtoj de intelekta proprieto. Ĉinio kaj la EU establis multajn labormekanismojn pri intelekta proprieto, kaj la du flankoj delonge subtenis efikan komunikadon laŭ tiuj mekanismoj kaj akiris pozitivajn rezultojn en multaj kampoj. La oficialulo aldonis, ke la ĉina flanko bedaŭras la apelacion de la EU al la Monda Organizo pri Komerco kaj volas konvene trakti la disputojn laŭ rilataj proceduroj de la organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin