Novaĵoj (Junio 04)

(GMT+08:00) 2018-06-04 16:37:31     Redaktoro:邱杰明










Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4a de junio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio publikigis deklaron pri ĉina-usona komerca intertraktado; ĉina kaj rusa ministroj pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Deklaro publikigita de la ĉina flanko diris, ke ĉina kaj usona teamoj, gvidataj de ĉina vicĉefministro Liu He kaj usona sekretario pri komerco Wilbur Ross, okazigis ekonomian kaj komercan konsiliĝon de la 2a ĝis la 3a de junio en Pekino.

La deklaro diris, ke por efektivigi la konsenton atingitan en Vaŝingtono, la du flankoj havis bonan komunikadon en diversaj kampoj, kiel ekzemple agrikulturo kaj energio, kaj faris pozitivan kaj konkretan progreson, kaj rilataj detaloj restas konfirmotaj de ambaŭ flankoj.

Liu estas ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko por ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo.

La plej alta ĉina diplomato Wang Yi diris dimanĉe, ke la baldaŭa ŝtata vizito de rusa prezidento Vladimir Putin estas tre grava por plani pluan disvolvadon de la ĉina-rusaj rilatoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov flanke de la Oficiala Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de BRICS-landoj.

Wang diris, ke prezidento Putin faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 8a ĝis la 10a de junio kaj ĉeestos la Pintkunvenon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao. Tio estos la unua vizito de Putin al Ĉinio en la nova prezidenta oficperiodo, kaj estos ankaŭ la unua fojo, ke prezidanto Xi kaj prezidento Putin renkontiĝos en ĉi tiu jaro, kio estos tre grava por plani la disvolvadon de ĉina-rusaj rilatoj en la venonta fazo. Wang diris, ke Ĉinio volas plifortigi kunordigon kun la rusa flanko por certigi, ke la vizito estos sukcesa kaj fruktodona kaj injektos fortan impulson en la disvolvadon de duflankaj rilatoj.

Lavrov diris, ke Rusio donas grandan gravecon al la baldaŭa ŝtata vizito de prezidento Putin al Ĉinio. Rusio estas kontenta pri la progreso en preparo por la vizito kaj volas fari klopodojn kun Ĉinio por certigi, ke la vizito atingos siajn atenditajn celojn.

Dum la interparolado, la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris ankaŭ, ke fronte al la ŝanĝiĝema internacia situacio, plena de necertecoj, Ĉinio kaj Rusio, kiel ampleksaj strategiaj partneroj de kunordigo, devas plifortigi la kunordigon kaj kunlaboron por subteni la fundamentajn principojn de internaciaj rilatoj, defendi internaciajn egalecon kaj justecon kaj protekti la ĝeneralajn interesojn de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj.

Lavrov diris, ke Rusio tute konsentas kun Ĉinio pri ĝiaj pensoj koncernaj al la nuna internacia situacio kaj volas plifortigi kunordigon kun Ĉinio en multflankaj mekanismoj, kiel ekzemple la ŜKO, kunlaboro de BRICS-landoj, la Grupo 20 kaj UN.

Ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo Rashid Alimov dimanĉe diris en Pekino, ke danke al la komunaj klopodoj de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la situacio de la Suda Ĉina Maro estas iom post iom plibonigita, kaj tio konformas al interesoj de ĉiuj rilataj partioj.

Alimov diris en intervjuo kun raportistoj, ke Ĉinio kaj membroj de la asocio subtenas striktajn kontaktojn, plene kaj efike efektivigas la Deklaracion pri Konduto de la Partioj en la Suda Ĉina Maro, plifortigas konfidon kaj kunlaboron pri maraj aferoj kaj aktive antaŭenpuŝas konsiliĝon pri la Kodo de Konduto en la Suda Ĉina Maro.

La organizanto diris dimanĉe, ke la amaskomunikila centro de la 18a Pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) malfermiĝos al ĉinaj kaj fremdlandaj ĵurnalistoj ekde la 6a de junio.

Laŭ Hou Xiaodong, vicdirektoro de la centro, la konstruaĵo okupas 35 mil kvadratajn metrojn kaj liveros servojn al ĉirkaŭ 3 000 registritaj ĵurnalistoj. La centro estos malfermita de la 6a ĝis la 11a de junio.

La 18a Pintkunveno de la ŜKO okazos de la 9a ĝis la 10a de junio en Qingdao, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Shandong.

La 17a Ŝangrila Dialogo fermiĝis dimanĉe en Singapuro. La ĉina delegacio, gvidata de He Lei, vicprezidanto de la Akademio de Milita Scienco de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, partoprenis en ĉiuj aranĝoj de la dialogo. He montris en parolado, ke Ĉinio rekomendas la komunan, ampleksan, kunlaboran kaj daŭrigeblan sekurecan koncepton, proponas konstrui novtipajn internaciajn rilatojn kun kunlaboro kaj kungajno kiel la kerno, antaŭenigas dialogon kaj partnerecon anstataŭ konflikton kaj aliancon kaj laŭiras la vojon de azipacifika sekureco por realigi komunan konstruon, kundividon kaj kungajnon.

La situacio de la Korea Duoninsulo estis atentata dum la dialogo. Defendaj ministroj kaj altrangaj militaj personoj el multaj landoj sinsekve parolis pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo kaj subtenis la renkontiĝon inter gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Usona sekretario pri defendo James Mattis diris al raportistoj dimanĉe en aviadilo de revena vojaĝo el Singapuro, ke Usono ne povos retiri trupojn el la Korea Duoninsulo en la proksima estonteco.

Laŭ registro de liaj interparoloj kun raportistoj, kiun liveris Pentagono, li diris, ke la retiro ne estas temo de ilia diskuto, kaj eble post kvin aŭ dek jaroj Usono kaj Sud-Koreio reekzamenos la demandon.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris dimanĉe en kunveno de la kabineto, ke li baldaŭ vizitos Eŭropon kaj diskutos kun gvidantoj de Germanio, Francio kaj Britio kiel "malhelpi la iranan nuklean planon".

Netanyahu diris, ke li komencos la viziton al Eŭropo lunde kaj renkontiĝos kun germana ĉefministro Angela Merkel, franca prezidento Emmanuel Macron kaj brita ĉefministro Theresa May aparte, por diskuti pri la situacio en Mez-Oriento, precipe pri la irana demando. Li diris, ke Israelo ripetos al la tri landoj, ke ĝi neniel permesos al Irano posedi nukleajn armilojn. Li aldonis, ke ankaŭ malhelpo al la ekspansio de Irano en Mez-Oriento, precipe en Sirio, estos unu el la gravaj enhavoj de liaj interparoladoj kun gvidantoj de la tri landoj, kaj ke Israelo batos plu la militan ekziston de Irano en Sirio.

Siria ministro pri eksterlandaj aferoj Walid Muallem diris sabate, ke en Sirio estas neniu milita ekzisto de Irano, sed nur ĝiaj militaj konsilistoj, kiuj helpas la sirian armeon.

 

Finiĝis la novaĵoj!

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin