Bildo (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-06-04 16:18:31     Redaktoro:Ema

Bildo

 

Verkis Bing Xin

Tradukis Minosun

De la pordego de la templo sur la monto mi laŭvole promenas malsupren. Tiam mi ne pensas renkonti iun lokon eksterordinare pejzaĝan.

Kiam mi ĉirkaŭpasis la intermontan malaltaĵon, montriĝas la verda herbejo, senlime etendiĝas la ombro de arbegoj. Post la arboj zigzagas la ŝtona ponto, kaj post la ponto kaŭras du ŝtonleonoj en la lumo de la suno subiranta. Dum mi turniĝas, estas nur la kadukaj muro kaj tegmento, estas nur la vermiljona pordego deskvamiĝinta kaj firme fermita. Jen la tombejo de malnova domo! Kial por ĝi suspiri pri prosperiĝo kaj ruiniĝo? Ĝi impresas min nur kiel bildo.

De la duondeklivo mi rigardas, ke centoj da hirundoj ĉirkaŭflugas super la ĉambrego de palaco, ke kuŝas la remparo, la vojo kondukanta al la tombejo kaj la flav-verdaj tegoloj delikate glazuritaj, kaj ke antaŭ la ĉambrego estas la vesperruĝo sur la monto, kaj post ĝi la vilaĝaj arboj bluaj kaj purpuraj ĉe la horizonto. En la nebulo ili ĉiuj kunmiksiĝas en tuton. Ĉu ĝi estas la ĉiela palaco? Aŭ ĉu la mara palaco? Kial por ĝi serĉi poemon en la memoro? Ĝi impresas min nur kiel pentraĵo.

Kun kapo klinita mi iras, subite versoduo elsaltas el mia menso:

"Aprile altas arboj sude de l' rivero,

Sin kaŝas familioj en la verda sfero."

Por kio peni rememori, kies verko ĝi estas? Por kio strebi serĉi la tutan tekston de la poemo? Jam sufiĉas per ĝi pripentri la familiojn ĉe la piedo de la monto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin