Rashid Alimov alte taksis retan interreagon pri ŜKO

(GMT+08:00) 2018-06-05 10:29:17     Redaktoro:Selena

Ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo Rashid Alimov dimanĉe alte taksis la retan interreagon, nomatan "ŝato al la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO)", kiun organizis Ĉina Radio Internacia de Ĉina Komunikila Grupo. Tion li diris dimanĉe en gezetara konferenco en Pekino. Alimov diris, ke registritaj videaĵoj el diversaj rondoj estas kreivaj ne nur en enhavoj, sed ankaŭ en formoj, kio estas bonvenigata de la organizo.

Alimov montris, ke sukcesa okazigo de la reta interreago pruvis subtenon de civitanoj de la membroŝtatoj al la organizo, kaj la ŜKO esperas, ke pli multaj homoj komprenos la organizon, ĉar la reta interreago kun pli ol cent milionoj da alklakoj ĝuste pruvas la bonan tendencon.

Alimov akcentis, ke la ŜKO subtenas ajnan aktivecon diskonigantan la "ŝanhajan spiriton" kaj esperas, ke tia reta interreago okazos plu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin