"Vagonaro Qingdao" — Trajno inter Ĉinio kaj centr-aziaj landoj

(GMT+08:00) 2018-06-05 10:01:56     Redaktoro:Selena

En la ĉina urbo Qingdao troviĝas liniotrajno, kiu veturas inter Ĉinio kaj centr-aziaj landoj. Ĝi estas nomita per la urbonomo Qingdao. De 2015, ĝi veturis sume pli ol 3000 vagonoj transportantaj varojn el Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko.

Wei Xuelun, konstanta ĝenerala vicdirektoro de la centra stacio de Qingdao sub la Ĉina Fervoja Kontenera Transporta Kompanio, konigis, ke la liniotrajno etendiĝas tra la pasejo Alataw ene de Ĉinio, poste tra Kazaĥio, kaj fine ĝis kvin landoj de la centra Azio. Baldaŭ okazos la pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Qingdao, Wei Xuelun esperas, ke multiĝos varoj transportataj de tiuj landoj al Ĉinio per la liniotrajno.

(El: Tang Ke/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin