La 5an de junio la kunsido por memorigi la dekan datrevenon de la eldonado de la "Programo de Ŝtata Stragegio pri Intelekta Proprieto" okazis en Pekino. Hodiaŭ antaŭ dek jaroj Ĉinio eldonis la "Programon de Ŝtata Stragegio pri Intelekta Proprieto", metante la laboron de intelekta proprieto sur la nivelon de ŝtata strategio. Dum la dek jaroj de la plenumado de la programo la afero pri intelekta proprieto en Ĉinio progresis rimarkinde.
Dum tiuj dek jaroj la kreivo de Ĉinio rilate al la intelekta proprieto ĉiam prosperas, kaj pro tio Ĉinio fariĝis granda lando flanke de la kreado en intelekta proprieto. Donitaĵoj montras, ke la patentkvanto posedata de Ĉinio en 2007 estis 0.6 por ĉiu dekmilo da loĝantoj, sed en 2017 estis 9.8, do la kvanto kreskis jare je 19.56%. Kaj la titola kvanto de patentoj de 2007 en Ĉinio (ne inkluzivis Honkongon, Makaon kaj Tajvanon) estis 96 mil, sed en 2017 estis 1356 mil - tiu ĉi nombro restis nur post tiu de Usono kaj Japanio kaj okupis la trian lokon en la mondo.
En tiuj dek jaroj en Ĉinio kreskis ne nur la kvanto de intelekta proprieto, sek ankaŭ la kvalito en tiu ĉi flanko. Laŭ la rangolisto de "Kvin Cent Potencoj de Fabrikmarkoj en la Mondo", en la jaro 2017 publikigita de la Monda Laboratorio por Fabrikmarko, tridek sep ĉinaj markoj eniris en la liston, la okupita loko de Ĉinio do estis la kvina en la mondo.