Putin kiel nova rusa prezidento vizitos Ĉinion

(GMT+08:00) 2018-06-05 19:55:02     Redaktoro:Xiong

La 5an de junio Hua Chunying, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, proklamis, ke invitite de la rusa registaro, Sun Chunlan, speciala sendito de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj vicĉefministro, en la 12a de junio veturos al Rusio por ĉeesti la malfermon de la 21a Futbala Mondpokalo.

Laŭ la informo pli frue publikigita, la rusa prezidento Putin faros oficialan viziton al Ĉinio kaj ĉeestos la pintkonferenco de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo en Qingdao.

En la regula gazetara konferenco de la 5a de junio Hua Chunying diris, ke tiu ĉi vizito estas la unua oficiala vizito al Ĉinio fare de Putin kiel nova prezidento de Rusio, kaj tio ankaŭ estas la unua renkontiĝo de ambaŭ ŝtatestroj en tiu ĉi jaro. Laŭinforme, dum la vizito la du ŝtatestroj havos interparolojn malsame skalajn, kune renkontiĝos kun raportistoj, partoprenos en ceremonioj por subskribado, en vespera festeno por akcepto, kaj simile.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin